| Shaanxi: For de landlimo kaj maro, kiel prosperigi novajn industriojn? |
| 2026-11-17 |
Shaanxi, kiu situas nek ĉe landlimo nek apud maro, persisteme malfermas la pordon al la mondo. Ĝis aŭgusto 2026, la Shaanxi-a Liberkomerca Zono jam akiris 41 kreivajn atingojn kopiitajn kaj disvastigitajn tutlande kaj 162 tutprovince, establis 155 mil novajn entreprenojn kaj reale utiligis 3.37 miliardojn da usonaj dolaroj da eksterlanda investo; la Ĉin-Eŭropa Kargotrajno (ekveturita de Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi) funkciis pli ol 36 mil foje, okupante la unuan lokon tutlande dum ok sinsekvaj jaroj. Kaj, la Xi'an-a Xianyang-a Internacia Flughaveno jam malfermis 33 internaciajn kargotransportajn flugliniojn, kun jara kresko de 15.2%, la kreskorapideco okupas la unuan lokon inter la dek plej grandaj flughavenoj de Ĉinio.
Entreprenoj en la liberkomerca zono faras testadon pri senpilota aviadilo.
En junio 2025, okazis en Uzbekio la Ĉin-Uzbeka Forumo pri Moderna Agrikultura Kunlaboro. La surteraj kaj flugaj kanaloj de Shaanxi ne estas apartaj. Shaanxi jam kunligis la transportan ĉenon de Xi'an-a Centro de Ĉin-Eŭropa Kargotrajno kaj la Xi'an-a Xianyang-a Internacia Flughaveno, kiel "aer-fervoja komun-transporto". La importitaj varoj povas esti eldoganitaj ĉe la flughaveno kaj tuj transportitaj al la trajna centro por atingi la Centran Azion, aŭ ili povas esti malŝarĝitaj de la kargotrajno por tuj esti transportataj al la flughaveno. De januaro ĝis julio en 2026, la totala import-eksporto de Xi'an atingis 544.85 miliardojn da juanoj, kun jara kresko de 100.4%. Rigardante la disvolviĝon de la liberkomerca zono, klara logiko videblas: "baril-rompado" per novigado de sistemoj alportas la "kreskadon" de novaj industrioj. La du-centra transporta ĉeno donas al la provinco la loĝistikan kapablon, kiun nur marbordaj kaj landlimaj havenoj havas, kaj la daŭre plibonigita komerca medio igas eksterlandajn entreprenojn enradikiĝi en Shaanxi. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|