| Shaanxi: profundigi novigadon de sistemoj por krei avantaĝojn por provinca malfermo |
| 2026-11-12 |
En 2026, la kreskado de la Shaanxi-a Liberkomerca Zono de Ĉinio pli kaj pli fortiĝas: en la unuaj du monatoj, la importo kaj eksporto de la zono jam superis 99 miliardojn da juanoj, kun jara kresko de 94.4%, 25.4% pli alta ol tiu de la tuta provinco. Malantaŭ la frukto kuŝas la reformada logiko de Shaanxi: novigado de sistemoj bazita sur la kopiebla kaj disvastigebla disvolvo. La praktikoj de la zono ne nur rekonstruis la pordmalferman strukturon de la provinco, sed ankaŭ daŭre kontribuas al la konstruado de landaj liberkomercaj regionoj per kopiebla kaj disvastigebla "shaanxi-aj spertoj".
De januaro ĝis aprilo, la dogantarifa translandlima retkomerca monsumo de Shaanxi-a Xixian-a Flughavena Doganstapla Liberkomerca Zono atingis 288 milionojn da juanoj, kun jara kresko de 32.6%. Ĝiaj spertoj ne nur plibonigas la konsuman senton de aĉetantoj, sed ankaŭ provizas kopieblan "shaanxi-an solvon" por malpliigi kostojn kaj pliigi efikecon por la translandlima retkomercado. Cetere, la distrikto de la Xi'an-a Chanba-a Internacia Haveno efektivigis la "unudokumentan" modelon por fervoj-ŝosea transportado. Laŭ tiu sistemo, entreprenoj bezonas nur unufoje pritrakti kargoŝarĝan dokumentaron antaŭ vara forsendo. Ekzemple, por la internacia kargotrajno de fervoj-ŝosea transportado de Ĉinio al Kirgizio kaj Uzbekio, la antaŭa modelo postulis 25 tagojn, tamen la nuna modelo bezonas nur 20 tagojn. Ĝuste tieaj "malgrandaj novigoj" kune formas la grandan forton de novaj sistemoj. En 2026, la liberkomerca zono jam analizis kaj ekhavis 54 kazojn, el kiuj 4 jam estis kopiitaj kaj disvastigitaj al la tuta provinco. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|