Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Kulturo de Fu en la interkultura dialogo
2026-11-12

Kiam mi ricevis, ĉe la evento de la Eldonejo Blossom Press, la anglalingvan kaj ĉinlingvan ekzemplerojn de la ĵus eldonita libro La Kulturo de Fu en la Mondo de Li Mi, filmo ruliĝis en mia kapo.


Kovrilo de la anglalingva versio de la libro La Kulturo de Fu en la Mondo


Mi rememoris mian alvenon al Ĉinio, antaŭ dek unu jaroj, kiam mi serĉis ion konatan en tute nekonata medio. Estis malfacile trovi senodorigilon, eŭropstilajn panojn, fromaĝon kaj eĉ kafon. Hodiaŭ la aliro al tiuj produktoj en Ĉinio estas multe pli facila, sed eksterlandano ĵus alveninta en Ĉinio daŭre sperton sentos de fremdeco.


En mia unua jaro en Pekino, dum vizito al superbazaro mi aĉetis kolbason kun aspekto simila al tiu de kolbasoj troveblaj en Brazilo. Mi fritis ĝin kaj malkovris, ke ĝia gusto estas dolĉa. En bakejo, mi aĉetis dolĉaĵojn, kiuj ŝajnis esti el ĉokolado, nur por malkovri, ke ili estis el faboj.


Bonŝance mi havis la oportunon dufoje viziti la provincon Fujian en tiuj unuaj jaroj. Kun krutaj montoj kaj multe da ŝtono, estis malfacile disvolvi agrikulturon tie, kio kondukis la fujian-anojn dediĉi sin al internacia komerco. Eĉ nuntempe, la plimulto de la ĉinoj eksterlande venis de tie.


En Fujian mi trovis gujavon kaj aliajn tropikajn fruktojn malfacile troveblajn en Pekino. Oni servis al mi portugalstilajn kremajn pasteĉojn similajn al tiuj, kiujn mi kutimis manĝi en Brazilo. Kaj tie mi aŭdis multajn rakontojn pri la interŝanĝoj de Ĉinio kun la mondo kaj vidis, en vizitoj al historiaj lokoj, profundan fremdan influon en la loka kulturo. Tio donis al mi fundamenton por ekkompreni Ĉinion.


Sed kiam mi pensas pri Fujian, la unua afero, kiu venas al mia kapo, estas la ĉina ideogramo fu (福), uzata por skribi Fujian. Ĝia signifo estas profunda: ĝi povas esti tradukita kiel beno, feliĉo aŭ bonŝanco. Ĝin oni pendigas sur pordoj kaj fenestroj dum la Printempa Festo, kaj ĝi ankaŭ aperas en la bondeziroj de la pliaĝuloj kaj en la simpla atendo de ĉiu ĉino rilate al la vivo.


Ĝi estas tiel banala, ekster Ĉinio oni ofte reduktas ĝin al ekzota dekoracia elemento, kaj tradukas ĝin per unu sola vorto, kiu malhelpas la leganton kompreni la riĉan kaj profundan filozofion kaŝitan en ĝia enhavo.


La libro de profesoro Li Mi rifuzas tiujn simpligojn por redoni al fu profundan kaj abstraktan signifon, surbaze de pripensado pri la granda demando farata de ĉiuj popoloj de nia planedo: "kio estas bona vivo, kaj kiel ni povas atingi ĝin?"


De kie venas Fu?


Por kompreni la pezon de ĉi tiu libro, necesas unue kompreni la koncepton mem de fu. La signo "福" aperis unuafoje antaŭ proksimume tri mil jaroj, gravurita sur orakolaj ostoj. Grafike, ĝi reprezentas personon tenantan per ambaŭ manoj vinujon antaŭ altaro, en signo de preĝo. Ĝia origina senco estis peti protekton de dioj kaj prauloj.


Xu Shen, en Shuowen Jiezi, la unua vortaro, kiu sisteme analizis la strukturon kaj etimologion de ĉinaj signoj, difinas fu kiel "protekton". Laŭ la tempopaso, tamen, ĝia signifo multe superis la sferon de religia rito.


La ĉina signo Fu


En Shangshu (Libro de Dokumentoj), la antikvaj ĉinoj formulis la sistemon de la Kvin Benoj: longviveco, abundo, sano, virto kaj trankvila morto — kreante la plej antikvan ĉinan difinon de plena vivo. Indas rimarki, ke la abundo, aŭ riĉeco, estas nur unu el la kvin benoj, kaj ne la tuto. La tradicia ĉina kulturo de fu neniam egaligis "havi monon" kun "esti feliĉa" — koncepto aparte klarvida nuntempe.


De la ofera sceno de la orakolaj ostoj al la sistemo de la Kvin Benoj de Shangshu, kaj de tie al la popolaj kutimoj glui la signon "福" sur pordojn dum la novjaro, la kulturo de fu trapasis la spiritan vivon kaj ĉiutagan praktikadon de la ĉina popolo, fariĝante unu el la plej inkluzivigaj kaj vivkapablaj kulturaj genoj de tiu ĉi miljara civilizacio.


Kulturo ne povas esti monologo


En tiuj miaj du unuaj vizitoj al Fujian, mi kreis fortan ligon kun la provinco, ĉar mi vidis tie kaŝitan ligon kun tiu Brazilo de mi longe konata. Fujian estas grava centro de la ĉina mara komerco kaj unu el la plej gravaj deirpunktoj de la retoj de ĉinoj eksterlanden. Nur poste mi komprenis, ke tiu ligo estis multe pli profunda ol mi imagis.


En kolonia Brazilo (1500-1822), en domo de brazila familio kutime estis porcelanaĵoj kaj mebloj el Ĉinio. La homoj kutimis trinki ĉinan teon kaj pasigi la tempon ludante per kajtoj aŭ eksplodante petardojn. Virino, irante surstrate, nepre devus porti ventumilon kaj sunombrelon. Pro tio, la antropologo Gilberto Freyre kromnomis Brazilon "tropika Ĉinio".


Pli poste, en la 19-a jarcento, enmigrintoj el Guangdong adaptis la tradician jiaozai al la loka gusto, kreante pastelon, unu el la plej reprezentaj stratmanĝetoj de Brazilo. Tio ne estas kultura prunto, sed kreiva dialogo: temas pri homoj el diversaj landoj, kiuj, serĉante pli bonan vivon, prenis tion, kion ĉiu havis, kaj miksis ĝin por krei ion novan.


Fluganta apsaro pentrita sur la muro de groto en Dunhuang


Ikonan ekzemplon de tiu dialogo mi trovis en Dunhuang en la provinco Gansu: la famaj flugantaj apsaroj pentritaj sur muroj en la grotaro Mogao havas artan originon en la arta skolo Gandhara en Barato, kiu siavice rezultas de intermiksiĝo inter la barata budhisma temo kaj la grek-romia arta stilo kaj tekniko.


Tiuj apsaroj fariĝis unu el la ĉefaj simboloj de la ĉina civilizacio, montrante, ke la grandeco de civilizacio ne kuŝas en la rifuzo alpreni eksterajn influojn, sed en la kapablo sorbi, transformi kaj rekrei ilin, sen perdi sian esencan trajton.


El Dunhuang, silko, porcelano kaj teo iris okcidenten, atinginte la italan duoninsulon kaj de tie Eŭropon. Ne estis hazardo, ke la Renesanco aperis en Florenco: tie kunfluis la riĉeco de komerco, la konservitaj klasikaj tekstoj kaj la novaj humanismaj ideoj.


Kaj la teknikaj progresoj generitaj de la Renesanco kreis la kondiĉojn por la vojaĝo de Kolumbo al Ameriko kaj sekve al la enmeto de Brazilo en la portugalan tutmondan komercan reton, kiu portis ĉinajn produktojn al brazilaj havenoj. Ĉiu ĉenero de tiu ĉeno estis renkontiĝo inter kulturoj.


Tiuj historiaj faktoj kondukas al simpla konkludo: kulturo neniam estas monologo. Ĉiu civilizacio disvolviĝas per interŝanĝoj kun la aliaj. Kaj ĝuste en tiu senco la metodologia elekto de La Kulturo de Fu en la Mondo montriĝas tiel grava.


La Kulturo de Fu en la Mondo


En la libro profesoro Li Mi eksplicite rifuzas organizi la diskuton laŭlande. Li ne skribas unu ĉapitron pri la "ĉina fu", alian pri la "helena fu", alian pri la "araba fu" ktp. Anstataŭe, li antaŭenigas dialogon inter la tutmondaj kulturoj laŭ la historia fadeno de la disvolviĝo de la konceptoj pri feliĉo.


Invititaj gastoj post la oficiala lanĉo de la libro La Kulturo de Fu en la Mondo


La unua ĉapitro starigas la tonon de diverseco kaj kunekzistado; la dua reiras al la helenaj originoj; la tria diskutas la unuecon inter virto kaj feliĉo; la sekvaj ĉapitroj trairas liberalismon, utilismon, la psikologion de feliĉo, la ekonomion de feliĉo, ĝis kulmini en utopia socialismo kaj scienca socialismo.


En tiu strukturo Ĉinio ne aperas kiel ero en listo, sed kiel voĉo en dialogo — unika, sed neniam izolita. La ripetiĝanta temo de la unueco inter virto kaj feliĉo estas ekzemplo de tio.


La tria ĉapitro metas Kant apud la konfucea tradicio kaj montras, ke kvankam la vojoj estas malsamaj, ambaŭ kunhavas centran juĝon: vera feliĉo ne povas esti apartigita de moralo. La kategoria imperativo de Kant kaj ren de Konfuceo ŝajnas, unuavide, malproksimaj; sed ili respondas al la sama demando: kia vivo meritas esti nomata feliĉa?


La plej konvinka tezo de la libro eble estas ĉi tio: kvankam la enhavo de la kulturoj de fu varias, ĉiuj kunhavas la saman esencon — la serĉadon de la bono kaj la sopiron al pli bona vivo.


La kulturo de fu karakteriziĝas per "diverseco kaj kunekzistado": diversaj tradicioj konservas sian individuecon kaj samtempe trovas punktojn de konverĝo en komuna esplorado. Ĝuste tiu premiso ebligas la interkulturan dialogon.


Studi Ĉinion


Kio estas sinologio? Studi tiel antikvan civilizacion, kun tiel riĉa kaj profunda heredaĵo, estas studi tutan mondon kaj, eĉ pli, studi kiel la ĉina saĝo povas helpi la homaron respondi al tiuj profundaj demandoj, kiujn ni ĉiuj faras.


La valoro de La Kulturo de Fu en la Mondo ne kuŝas en pruvado, ke Ĉinio pravas, sed en montrado, ke kiam civilizacio pretas prezenti sian respondon apud tiuj de aliaj civilizacioj, dialogo komenciĝas. Kaj dialogo estas ĝuste tio, kion ni plej bezonas en ĉi tiu dividita mondo.


Profesoro Li Mi skribas en la antaŭparolo, ke se la libro povos veki en la legantoj "iomete da inspiro" en la serĉado de feliĉo, li konsideros tion "granda ĝojo". Mi opinias, ke la libro iras preter tio, ĉar ĝi provizas al ni metodon — trakti kulturon kiel dialogon anstataŭ monologon.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio