| Shaanxi: kantadoj de 12-a Internacia Silkvoja Artfestivalo |
| 2026-11-10 |
Vespere de la 6-a de novembro, la kant-programo "kune kantu ĉinajn kantojn, ligante korojn tra la mondo" de la 12-a Silkvoja Internacia Artfestivalo okazis en Xi'an, Shaanxi-provinco. Artistoj el 25 landoj de Azio, Eŭropo, Afriko kaj Ameriko, kaj ĉinaj junaj kantistoj, kune sin prezentis. La kantoj en la ĉina kiel ligiloj kuntiris la korojn de homoj kaj malfermis ĉapitron de interkompreniĝo inter popoloj.
En la lastaj jaroj, kun pli kaj pli proksimaj ligoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, la ĉina lingvo fariĝis lernata tutmonde. Laŭ statistiko, 90 landoj jam enkondukis la ĉinan lingvon en sian nacian edukan sistemon, kaj la nombro de internaciaj ĉinlingvaj lernantoj kaj uzantoj superis 200 milionojn. Lingvo estas ne nur ilo por komunikado, sed ankaŭ portanto de civilizacia interŝanĝo. La ĉina lingvo jam fariĝis grava ponto por diverslandaj junuloj koni la ĉinan civilizacion, atingi reciprokan konon kaj kompreni veran Ĉinion. La kant-prezentado estas unu el la gravaj eventoj de la artfestivalo, organizita de la registaro de Shaanxi, plenumita de la provinca departemento pri kulturo kaj turismo, kaj efektivigita de Xi'an-a Fremdlingva Universitato. En ĝi komune partoprenis 15 ĉinaj altlernejoj, art-trupoj kaj multaj eksterlandaj Konfuceaj Institutoj kaj ĉinlingvaj lernejoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|