Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Svisa natura ŝmiraĵa marko celas profundigi sian ĉeeston en Ĉinio tra ĈIIE
2026-11-10

Por la svisa natura ŝmiraĵa marko Puralpina, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) estas pli ol komerca foiro -- ĝi estas platformo por sin ligi al ĉinaj konsumantoj kaj konstrui daŭran ĉeeston en la ĉina merkato.



"Ni ne volas nur vendi produktojn. Ni ankaŭ volas rakonti la historion de Puralpina en Ĉinio," diris ĝia ĉefoficisto Silvan Schmid.


Fondita en 1992, Puralpina estas entrepreno specialiĝinta pri naturaj prizorgaj produktoj, aparte konata pro la marmota herba ungvento. La kompanio eniris la ĉinan merkaton pasintjare. Schmid diris, ke la ligo de la kompanio kun Ĉinio komenciĝis per ĉinaj turistoj vizitantaj Svislandon -- ili malkovris la produktojn de Puralpina dum siaj vojaĝoj kaj portis ilin hejmen, prezentante la markon al pli da ĉinaj konsumantoj.


"Amuza afero pri la historio de Puralpina estas, ke la ĉinaj klientoj malkovris la ungventon en Svislando antaŭ ol ni iris al Ĉinio," diris Schmid.


La kreskanta populareco de la produkto inter ĉinaj turistoj finfine instigis la kompanion esplori la merkaton.


Laŭ Schmid, ĉinaj konsumantoj atribuas grandan gravecon al produktaj kvalito kaj sekureco. La manfaritaj produktoj de Puralpina, faritaj 100% nature, el loke akiritaj ingrediencoj kaj sen konservaĵoj aŭ aldonaĵoj, estas alte taksataj de ĉinaj konsumantoj.


"Ĉinio estas grandega merkato, kiun ni volas esplori." diris Schmid.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio