Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gabono celas pli profundan kunlaboron kun Ĉinio kaj novan impulson por duflankaj ligoj
2026-11-09

Gabona prezidento Brice Clotaire Oligui Nguema, diris lastatempe, ke kun longdaŭra amikeco, Gabono antaŭĝojas profundigi kun Ĉinio ligojn en komerco kaj disvolvigo de naturaj resursoj, profesia trejnado kaj konstruado de infrastrukturo.



Nguema aplaŭdis la decidon de Ĉinio plene efektivigi sen-tarifan traktadon por ĉiuj 53 afrikaj landoj, kun kiuj ĝi havas diplomatiajn rilatojn, ĉar ĉi tiu rimedo profitos ne nur Gabonon sed ankaŭ la tutan afrikan kontinenton, tio kreas novajn oportunecojn por afrikaj landoj vastigi eksportojn al Ĉinio kaj akceli ekonomian evoluigon.


Ĉinio havas vastan konsuman merkaton, kaj Afriko estas riĉa je naturaj resursoj, ekzistas belaj perspektivoj por duflankaj komerco kaj ekonomia kunlaboro.


La prezidento rigardas la 9-an Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion (ĈIIE) kiel gravan platformon por Gabono montri siajn produktojn kaj esplori la ĉinan merkaton.


Gabono celas antaŭenigi siajn prilaboritajn lignajn produktojn, palmoleon, kafon, kakaon kaj aliajn produktojn ĉe la ekspozicio, samtempe starigi pli da komercaj ligoj kun Ĉinio. "Ni ne nur esperas eksporti pli da produktoj al Ĉinio, sed ankaŭ volas altiri pli da ĉinaj kompanioj investi kaj starigi fabrikojn en Gabono. Tio estas oportuneco, kiun ni devas kapti," li diris.


"Gabono havas abundajn mineralajn resursojn, dum Ĉinio havas fortajn industriajn kapablojn kaj teknologiajn avantaĝojn. La du flankoj povas kune esplori manierojn loke prilabori krudmaterialojn kaj pliigi la aldonvaloron de produktoj," li diris.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio