| Ĉefoficisto de germana foir-grupo: Ĉinio estas fonto de produktoj kaj novigado, kaj merkato por internaciaj firmaoj |
| 2026-11-08 |
Ĉinio estas kaj grava fonto de produktoj kaj novigado, kaj tre signifa merkato por internaciaj firmaoj, diris Peter Ottmann, ĉefoficisto de la germana foir-grupo NuernbergMesse Group.
Ottmann gvidas komercan delegacion de NuernbergMesse Group, grava rolulo en la internacia foir-industrio al la 9-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Per sia partopreno en ĈIIE, la grupo celas fortigi ligojn inter ĉinaj kaj internaciaj industrioj, helpi ĉinajn firmaojn vastigi ilian partoprenon en eksterlandajn merkatojn, faciligi la enkondukon de internaciaj industriaj rimedoj en Ĉinio kaj antaŭenigi dudirektan komercon kaj ekonomian kunlaboron. "ĈIIE donas al ni bonegan platformon por prezenti nian grupon, nian internacian reton kaj nian renovigitan tutmondan markan aspekton rekte al Ĉinio," diris Ottmann. Por foir-organizantoj kiel NuernbergMesse, malfermeco kaj libera komerco estas ne nur abstraktaj principoj. "Daŭripova komerco postulas oportunecojn en ambaŭ direktoj. Ni kaj niaj ekspoziciantoj tutmonde dependas de malfermaj merkatoj, justa alir-kanalo kaj fidindaj kondiĉoj por internacia komerco." Kun sidejo en Nurenbergo, Germanio, NuernbergMesse Group havas 15 filiojn kaj limigitajn kompaniojn en landoj kiel Aŭstrio, Italio, Ĉinio kaj Barato. La grupo organizas pli ol 150 komercajn foirojn kaj ekspoziciojn tutmonde ĉiujare. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|