Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aŭstralia ministro pri komerco celas pli profundajn ligojn kun Ĉinio
2026-11-07

"Ĉinio estas nia plej granda komerca partnero, mi pensas, ke ni povas fari pli kun Ĉinio," Don Farrell, ministro pri komerco kaj turismo de Aŭstralio, diris lastatempe.



Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Aŭstralio, kun dudirekta komercado je 326 miliardoj da aŭstraliaj dolaroj (ĉirkaŭ 230 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2025.


Farrell diris, ke la aŭstralia registaro kuraĝigas firmaojn iri al Ĉinio por serĉi novajn komercajn ŝancojn en la 9-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE).


Ĉeestinte ĈIIE kvin-foje, Farrell rigardas ĝin kiel platformon por aŭstraliaj firmaoj por prezenti siajn produktojn, konstrui rilatojn kaj pli bone kompreni la ĉinan merkaton.


Laŭ Farrell, ĈIIE estas bona ŝanco kaj la registaro subtenas aŭstraliajn firmaojn kapti la oportunon kaj plifortigi la rilaton.


Ĉi-jare, preskaŭ 190 aŭstraliaj kompanioj partoprenas, markante la plej grandan aŭstralian ĉeeston ĉe ĈIIE ĝis nun. La produktoj inkludas manĝaĵojn, laktaĵojn, viandojn, fruktojn, vinojn kaj trinkaĵojn, kaj aliajn konsumajn varojn.


"Ni estas konvinkitaj, ke ĝi estos la komenco de multaj novaj ligoj kaj fonto de multaj ŝancoj por aŭstraliaj entreprenoj en Ĉinio," li diris.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio