| Ĉina ambasadoro en Brazilo renkontiĝis kun Humberto Costa |
| 2026-11-06 |
La 3-an de novembro la brazila senatano kaj sekretario pri eksteraj rilatoj de la Partio de Laboristoj de Brazilo interparolis kun la ĉina ambasadoro en Brazilo Zhu Qingqiao, pri la reelektiĝo de prezidanto Lula, la defioj alfrontotaj dum lia nova oficperiodo, la politika situacio en Brazilo kaj eksterlando kaj la ŝancoj por plifortigo de rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio.
Kiel sekretario pri eksteraj rilatoj de la Partio de Laboristoj, Costa substrekis la gravecon de dialogo inter partioj de la du landoj, de la duflankaj rilatoj kaj de la strategia partnereco inter ambaŭ landoj. Li diris, ke tiu partnereco estu uzata por subteni plurflankismon, pacon kaj internacian ordon pli justan kaj egalecan. Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|