Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
De la Longa Marŝo al la balotado en Brazilo
2026-11-04

La Ĉina Longa Marŝo komenciĝis en oktobro 1934 kaj finiĝis du jarojn poste, en oktobro 1936. Dum tiu periodo, la Ĉina Ruĝa Armeo marŝis 25 mil li-ojn (12 500 km), trapasis 14 ĉinajn provincojn kaj gajnis la subtenon de la amasoj laŭ la vojo.


Afiŝo omaĝas la martiroj de la Longa Marŝo


Dum Ĉinio celebras la 90-an datrevenon de la Longa Marŝo en la norda parto de Shaanxi, Brazilo ĵus trapasis unu el la plej gravaj balotadoj en sia historio. En la balotkampanjo, la apogo al prezidento Lula kreskis en la balotenketoj kaj li fariĝis pli populara en la sociaj retejoj, ekde kiam lia bazo reorganiziĝis kaj ekagadis pli discipline kaj organizite.


Tio montras, ke la forto de la brazila maldekstro kuŝas ĝuste en sia kapablo de kolektiva organizado. Kaj la Longa Marŝo instruas al ni, ke kiam la popolo sin organizas por batali por sia estonteco, neniu povas haltigi ĝin. Por kompreni la dimension de tio, indas reviziti la historion kaj signifon de la Longa Marŝo, substrekante ne la marŝadon kaj la batalojn, sed la politikan laboron organizi la socion kaj akiri engaĝiĝon kaj subtenon de la popolamasoj.


La amaslinio kaj la popola armeo


La Ruĝa Armeo estis armeo de la popolo. Eĉ sub malfacilaj kondiĉoj, la disciplino rilate al la popolo estis rigora kaj inkluzivis respekton por la etnaj, religiaj kaj regionaj kutimoj kaj tradicioj de la loĝantaro.


Ruĝarmeanoj aplikis la amaslinion, la fundamentan principon de la ĉina politika organizado, kiu estigas dudirektan vojon inter la gvidantaro kaj la loĝantaro: ĝi signifas fidi la popolon, identigi ĝiajn realajn bezonojn kaj lerni el ĝiaj praktikaj spertoj antaŭ ol formuli politikojn, por poste reveni al la amasoj kaj klarigi tiujn politikojn, transformante ilin en kolektivan agadon.


Luo Wen (maldekstre), partia sekretario de la vilaĝo Baishi, klarigas al mi, per praktiko, la amaslinion.


En la praktiko, tio tradukiĝas al esti profunde enradikiĝinta en la vivo de ordinaraj homoj — ne nur promesi, sed ankaŭ agi konkrete (disdonante teron, abolante impostojn, respektante lokajn kutimojn) por ke la popolo rekonu en tiu movado la ilon por sia propra liberigo. La amaslinio temas pri la rifuzo fari politikon en kabineto, kaj anstataŭe praktiki rektan engaĝiĝon, disciplinon kaj reciprokecon.


La amaslinio alportas gravan lecionon ne nur por Brazilo, sed ankaŭ por politika organizado ĝenerale. La laborista bazo ne povas paroli nur al sia propra grupo, ĝia voĉo devas eĥi tra la mondo. Kiam la brazila Laborista Partio kaj sociaj movadoj iris surstrate, frapis pordojn, disdonis informojn kaj kontraŭbatalis falsajn novaĵojn, ili aplikis sian propran "amaslinion".


Multego da homoj aliĝis al tiu movado pro la konscio, ke la venko de Lula reprezentas la defendon de la suvereneco de Brazilo, de regadmodelo, kiu kontraŭbatalas malriĉecon kaj malsaton, de la plialtigo de la minimuma salajro kaj de aro da politikoj, kiuj certigas manĝaĵon sur manĝotabloj en la hejmoj de laboristoj.


La unuiĝo de fortoj


La kreado de la revolucia bazo de Shaanxi kaj Gansu kaj la unuiĝo de la tri ĉefaj fortoj de la Ruĝa Armeo en oktobro 1936 estis la turnopunkto de la ĉina revolucio. La fortoj estis disaj, persekutataj, sed ilia unuiĝo kreis koheran forton, kiu transformis marŝon por postvivado en marŝon al la venko.


En Brazilo, antaŭ ol la balotado, io simila okazis. Kiam la bazo de brazila maldekstro sin organizis kohere sub klara gvidado, ĉu en interreto, ĉu sur la stratoj, ĝi fariĝis forto kapabla konverti malesperon en voĉojn.


Malgraŭ sia aĝo, brazila prezidento Lula aktive partoprenas en amaseventoj tra Brazilo por sukcese esti reelektita.


La klopodoj de subtenantoj de Bolsonaro ridindigi André Janones, kiu gvidis tiun laboron, kaj lian organizitan retan grupon "Armeo de Lula", same kiel la sinsekvaj provoj de la kampanjo de Bolsonaro cenzuri kaj timigi aktivulojn favorajn al Lula, estis klaraj signoj de malespero, ĉar la tajdo turniĝis. Kaj ĝi turniĝis pro tio, ke kiam la homamaso unuiĝas, ĝia marŝo antaŭeniras al venko.


La rezisto en la neĝkovritaj montoj


Inter multaj defioj, la Longa Marŝo devis trapasi pli ol 20 montojn kun alteco super 4 mil metroj, suferante pro neĝŝtormoj, malvarmo kaj manko de oksigeno, sed konservante neŝanceligeblan kredon je la venko.


La lastaj semajnoj de la balotkampanjo en Brazilo estis kiel tiu pinto de neĝkovrita monto. Tiam aktivuloj estis jam lacaj, malamikaj atakoj pliiĝis kaj angoro kreskis. Sed la neŝanceligebla fido je venko kaj disciplino donis al ili forton por daŭrigi antaŭen. Ĉiu sendita mesaĝo, ĉiu gajnita voĉdono, ĉiu klarigo pri falsa novaĵo, estis plia paŝo en tiu irado.


La Longa Marŝo disvastigis la semojn de la ĉina revolucio, sed estis la amaslinio, kiu igis la semojn ĝermi. En la ĝojo de la venko de tiu potenca forto, kiu superis ĉiujn malfacilaĵojn kaj obstaklojn, la brazila popolo trapasis sian propran Longan Marŝon por resti libera kaj suverena.


La brazila oktobro de 1936


La granda turnopunkto de la Longa Marŝo ne okazis pro bonŝanco, sed konsekvence de longa kolektiva laboro, en kiu la gvidantaro havis planon, la soldatoj havis taskojn kaj la popolo rekonis en ili sian propran savadon.


La 25-an de oktobro brazilanoj amase venis al brazila ambasadorejo en Pekino por voĉdoni al Lula.


Ĉinio, kiu antaŭ 90 jaroj estis unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, kie kamparanoj vendis eĉ la pordojn kaj fenestrojn de siaj propraj domoj por pagi ŝuldojn, fariĝis forta, liberigis sin de la imperiisma minaco kaj releviĝis kiel potenco. Brazilo montris, ke ĝi ankaŭ povas sekvi similan vojon por liberigi sin mem.


Observante el Ĉinio la politikan evoluon de Brazilo antaŭ la balotado, oni povas vidi, ke la sukceso de tiu organizita movado ne estis nur venko de politika posteno, sed la manifestiĝo de nacia projekto, kiu celas certigi, ke la brazila flago plu apartenu al ĝia vera posedanto: la brazila popolo.


Ĉiu lando havas sian propran historian vojon kaj siajn proprajn defiojn. La sperto de la kampanjo de Lula en ĉi tiu balotado restas kiel valora sperto pri la forto de la amaslinio kaj la povo de popola organizado. De nun la defio estas konstrui estontecon trairante la longan marŝon elektotan de la brazila popolo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio