Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiu loĝas malproksime ankaŭ konstruas sian landon
2026-11-04

En momentoj de politika polusiĝo kaj ekstremismo, diasporoj ofte fariĝis la unuaj suspektatoj. Elmigrintoj kaj iliaj posteuloj estas akuzataj pri mallojaleco al la lando de siaj prauloj, ilia patriotismo estas kontestata, kaj foje eĉ ilia rajto voĉdoni en sia devenlando estas metata sub demandosignon. La premiso estas preskaŭ ĉiam la sama: tiu foriris, kiu ĉesis aparteni.


La kazo de Brazilo estas ekzemplo, sed la demando, kiun ĝi starigas estas universala: kion ŝuldas lando al sia diasporo, kaj kion ĝi rajtas postuli de ĝi? La respondo estas surprize klara: diasporoj ne estas fremdaj korpoj, sed partoj de la nacio, kaj landoj, kiuj lerte traktas ilin kiel valoraj havaĵoj, rikoltas konkretajn fruktojn.


La kazo de Brazilo


En Brazilo, en momentoj de politika polusiĝo kiel la nuna, kiam la lando pretiĝas por elekti sian prezidenton por la sekvaj kvar jaroj, eĉ brazilanoj eksterlande estas nomataj "perfiduloj" kaj ilia patriotismo — kaj eĉ ilia rajto voĉdoni — estas kontestataj.


Sed foje tiu logiko estas ruze inversigita, laŭ la oportuneco: ekstremismaj grupoj denuncis homojn, kiuj deklaris voĉdonon por Lula al la aŭtoritatoj de la lando, kie ili loĝas — inter ili Usono, Pollando, Belgio kaj la Korea Respubliko — esperante, ke ili estu forpelitaj el tie.


Kiu vidas repatriigon kiel punon klare montras malestimon pri sia devenlando, kaj la volo repatriigi homon nur pro tio, ke li aŭ subtenas specifan kandidaton en la balotado estas, paradokse, agnosko, ke tiu ĉi voĉdonanto ja apartenas al tiu lando.


Estas intuicie rigardi la elmigrinton kiel dizertinton, iun, kiu preferis la komforton de alia lando al la tasko konstrui pli bonan patrujon man-en-mane kun siaj samlandanoj. Sed la sperto pruvis al mi la malon: multaj homoj povas fari pli por sia devenlando eksterlande ol restante tie.


La pasporto parolas unue


Kiu vivas eksterlande scias: la unua demando, kiun oni faras al vi, ne estas via nomo, sed via nacieco. La pasporto staras antaŭ la individua identeco. Kaj pasporto ne eksvalidiĝas pro la distanco, nek fariĝos malpli valida pro tio, ke ĝi estis eldonita en alia kontinento.


Krome, tiu, kiu vivas eksterlande, daŭre submetiĝas al la decidoj faritaj en sia devenlando — de la valuta politiko ĝis la pensia sistemo, de la diplomatiaj rilatoj ĝis la bildo de la lando eksterlande, kiu falas sur ĉiun civitanon individue.


Tial la voĉdono de tiu, kiu vivas eksterlande, havas la saman valoron kiel tiu, kiu vivas en la lando, kaj la impreso, ke homo vivanta eksterlande ne havas engaĝiĝon al sia lando ne eltenas pli profundan analizon. Laŭ diversaj aspektoj, tiu, kiu estas ekster la lando, estas la unua, kiu suferas la konsekvencojn de registara ŝanĝo aŭ daŭrigo.


La persekutado al la voĉdonanto eksterlande


La kontestado de la voĉdono de tiu, kiu vivas eksterlande, ne estas izolita fenomeno: ankaŭ la voĉdono de regionaj malplimultoj, de virinoj kaj de homoj malaltenspezaj aŭ malaltedukitaj kutime estas kontestataj. Ĝi estas parto de pli vasta ŝablono, en kiu la voĉo de grupoj perceptataj kiel "aliaj" estas malvalidigata.


En Brazilo, post la unua raŭndo de la balotado de 2026, radikaluloj koleregis pro la rezulto en kelkaj landoj kaj kreis kampanjojn por identigi, elmontri kaj minaci brazilanojn eksterlande, kiuj voĉdonis por kandidato malŝatata de tiuj radikalaj grupoj.


Malantaŭ tiuj atakoj estas la malnova antaŭjuĝo pensi, ke tiu, kiu estas eksterlande, ne devus opinii pri sia lando — antaŭjuĝo selekta, kiu validas nur por tiuj, kiuj havas opinion malsaman de tiu de la atakanto.


Malantaŭ tiu malamo estas ankaŭ la logiko de la sociaj retejoj, kiuj polusigas la socion apartigante ĝin en kontraŭajn grupojn nutratajn de algoritmoj, por poste fortigi la sentojn de aparteno al unu flanko kaj antagonismo al la alia.


Estas tute valide malkonsenti kun iu, sed kontesti la rajton voĉdoni, aŭ la restadon en la lando, kie oni vivas, de iu estas manifestiĝo de maltoleremo malkongrua kun demokrata spirito.


Kion diasporoj faras por siaj devenlandoj?


La kontribuo de diasporo manifestiĝas ne nur en la diplomatia servo kaj en la diskonigo de la kulturo kaj la lingvo, sed ankaŭ en la faciligo de komerco kaj la malfermo de merkatoj por produktoj de la devenlando, en la estigo de subtenaj retoj por samlandanoj eksterlande kaj en la ĉiutaga reprezentado de la lando en internaciaj medioj. Ekster sia devenlando, migranto fariĝis neformala ambasadoro de sia propra kulturo, sen posteno, sen salajro kaj sen oficiala agnosko.


Krome, la plimulto de elmigrintoj konservas ekonomiajn, afektajn kaj familiajn ligojn kun sia devenlando. Granda parto el ili planas reveni post ŝparo de iom da mono aŭ emeritiĝo, dum aliaj deziras resti eksterlande, sed tiuj, kiuj ne sukcesas akiri permanentan loĝpermeson en la elektita lando, fine ankaŭ devas reveni. Tiuj ligoj faras el la diasporo etendaĵon de ĝia devenlando.


Kion ni povas lerni de la ĉina diasporo?


Ĉinio tiel traktas sian diasporon: Anstataŭ kontesti la lojalecon de tiuj, kiuj loĝas eksterlande, la lando kreis politikojn por altiri ilian kapitalon kaj profiti ilian scion kaj iliajn influojn en alilandaj sociaj rondoj.


Tiu strategio tiom sukcesis, ke ĉirkaŭ 60% de la rekta eksterlanda investado altirita komence de la reformo kaj pordmalfermo venis de transmaraj ĉinoj, kaj tiam pli ol 70% de la entreprenoj kun eksterlanda kapitalo en la lando estis posedataj de ĉinoj vivantaj eksterlande.


La logiko etendiĝis al studentoj kaj laboristoj. Programoj kiel la plano Chunhui, kreita en 1996, financis la provizoran aŭ permanentan revenon de ĉinaj esploristoj, kiuj estis laborantaj eksterlande. Tiu programo subtenis pli ol 1 300 projektojn kadre de internacia scienca kunlaboro ekde 2012.


Estas interese rimarki, ke tiu ĉi programo havas similecojn kun iniciatoj alilande, kiel la brazila programo Conhecimento Brasil (Sciaro Brazilo), kreita por revenigi sciencistojn, kiuj elmigris. Ne malmultaj estis tiuj, kiuj forlasis Brazilon, kiam la lando estis sub la regado de Michel Temer (2016-2018) kaj Jair Bolsonaro (2019-2022), fronte al la manko de perspektivoj por iliaj karieroj; revenigi ilin estas alvoko al la revigliĝo de la lando.


Neniu lando bezonas importi la ĉinan modelon, sed ni ja devas agnoski ĝin kiel sukcesan sperton de la rilatoj inter lando kaj ĝia diasporo kaj tiri lecionojn el tio. La brazila diasporo, same kiel multaj aliaj, povas multe kontribui al la evoluo de sia lando; ĝi nur atendas politikojn, kiuj ebligos tion.


La duobla mezurilo de la enmigrado


Unu el la plej frapaj kontraŭdiroj en tiu ĉi debato estas la malsimetrio, kun kiu landoj traktas enmigradon kaj elmigradon. Brazilo, kiel multaj landoj de la Amerikoj, ĉiam festis la enmigrintojn, kiuj alvenis — germanojn, italojn, japanojn, sirianojn, libananojn, inter aliaj — kaj ĝuste agnoskas ilian kontribuon por la nacia ekonomio kaj kulturo. La sama lando, tamen, ne sukcesas etendi la saman agnoskon al tiuj, kiuj foriris kaj konservas ligon kun ĝi.


Tiu ĉi duobla mezurilo ne estas ekskluzive brazila. Ĝi aperas en multaj landoj, kie la enmigrinto estas celebrata kiel fonto de riĉiĝo, dum la elmigrinto estas rigardata kun suspektemo, kvazaŭ la valoro de homo dependus de la direkto, en kiu li transiras landlimon. Historio sugestas al ni la malon: la landoj, kiuj prosperis plej multe estas tiuj, kiuj sciis vidi en la migrado — en ambaŭ direktoj — forton de prospero, ne de perdo.


Civitanoj en egaleco


La brazila komunumo eksterlande ne estas fremda al sia devenlando: ĝi estas parto de ĝi, kun siaj kontraŭdiroj, siaj diversaj politikaj elektoj kaj sia konkreta kontribuo. Trakti ĝin kiel suspektindan en momentoj de elekta disputo ne fortigas Brazilon nek demokration; ĝi nur translokas al eksterlando problemon, kiun la lando devas solvi interne.


Kaj tio validas ne nur por Brazilo. Ĉiu demokrata lando, kiu kontestas la civitanecon de sia diasporo, malfortigas la principon de civitaneco. La distanco ne mezuras patriotismon, kaj la civitaneco ne revokiĝas per kilometroj. Lando, kiu komprenas tion, malkovros, ke ĝia diasporo ne estas problemo kontrolenda, sed utila motoro por sia disvolvado.


Verkis Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio