Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Malfermiĝis Shaanxi-a Kultura Semajno en 6-a Ĉina Grand-golfa Kultura kaj Arta Festivalo
2026-11-03

Vespere de la 1-a de novembro la Shaanxi-a Kultura Semajno, grava programo de la 6-a Ĉina Grand-golfa Kultura kaj Arta Festivalo, oficiale malfermiĝis en la urbo Shenzhen.







La festivalo estas komune gastigita de la Ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, la registaro de Guangdong, la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj la Makaa Speciala Administra Regiono. Shaanxi, kiel la ĉefa gastprovinco de la festivalo, alportis la ekspozicion "Tempo de Chang'an — Jarcenta Oleopentraĵo de Shaanxi" kaj ses qinqiang-operajn prezentaĵojn. La ekspozicio kaj la prezentadoj antaŭenigas dialogon inter la norda kaj suda kulturaj heredaĵoj kaj enmetas profundan kulturan riĉecon en la konstruadon de la regiono de la Granda Golfo.


Posttagmeze de la sama tago, okazis la prelego "Dialogo inter montoj kaj maroj: de Qinling al Lingnan". Reprezentaj heredantoj de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kantona yueju-opero kaj shaanxi-a qinqiang-opero, profunde diskutis pri la folkloraj radikoj, nuna transformiĝo kaj internacia disvastigo de lokaj operoj, kaj kune esploris la vojojn de novigado kaj evoluigo de tradiciaj artoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio