| Ĉinio finkompilis sian unuan marprotektan datumaron S-122 |
| 2026-11-02 |
Lastatempe, la Norda Mar-navigacia Garantia Centro sub la Ministerio de Transporto de Ĉinio anoncis finkompilon de la unua ĉina marprotekta datumaro S-122, kaj ĝi estas sukcese uzita sur ŝipaj terminaloj. Tio transformigas la laŭleĝajn regajn limojn de marprotektaj areoj en normigitajn navigaciajn datumojn, kaj antaŭenigas la efektivigon de ekologi-protektaj leĝoj kaj reguloj pri ŝipa navigado.
Marprotekta areo por blanka delfeno en Xiamen S-100 estas la internacie komuna normosistemo de hidrografiaj datumoj, la "komuna lingvo" de maraj spac-informoj. Datumoj prilaboritaj laŭ ĉi tiu sistemo povas esti rekonitaj pri diversaj ŝipaj navigaciaj terminaloj. S-122 estas speciala datumaro sub ĉi tiu sistemo, temas pri la informoj rilataj al maraj mediprotektaj areoj. Se la datumoj de maraj mediprotektaj areoj estas konservitaj nur papere en administrejoj, la areoj estus malfacile rekoneblaj de ŝipaj navigaciaj aparatoj, kaj ekzistas tia risko, ke ŝipoj erare eniros en la ekologie sentemajn areojn. La datumaro S-122 komencis la informan transdonon de surpaperaj al surŝipaj, konsiderante kaj ŝipan navigacian sekurecon kaj la protekton de mara biologia diverseco. Ĝi helpas nin plibonigi la ciferecan nivelon de mara administrado, kaj donas subtenon por la daŭripova evoluigo kaj utiligo de maraj resursoj. La testaj rezultoj montras, ke la datumaro povas aŭtomate averti preterpasantajn ŝipojn kaj gvidi ilin por eviti la marajn mediprotektitajn areojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|