| Dmitrij Novikov: persistoj de KPĈ pri memadministrado donas valorajn sciojn por politikaj partioj tutmonde |
| 2026-10-30 |
Dmitrij Novikov, vicprezidanto de la Komunista Partio de Rusia Federacio, lastatempe diris, ke la persistoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri plifortigo de partia disciplino kaj plibonigo de administrado donas valorajn sciojn por politikaj partioj tutmonde. La kvina plena sesio de la 20-a Centra Komitato de KPĈ malfermiĝis en Pekino la 26-an de oktobro. En la solena kunvenego, oni decidos pri kelkaj gravaj aferoj koncerne la plifortigon de plena kaj rigora partia memadministrado kun persistemo. Novikov, ankaŭ unua vicprezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj de la Ŝtata Dumao de Rusio kaj vicprezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Rusia Federacio, diris, ke KPĈ strebas antaŭenigi la interesojn de la popolo, en ĉi tiu kunteksto, la praktiko de memreformado de la partio donas valoran referencon por politikaj partioj kun similaj celoj. "Disciplinita partio signifas fortan, rapide evoluantan landon kaj koheran socion, kiun internaj dividoj ne disŝiras. Ĝi signifas esperon kaj referenc-punkton por ĉiuj popoloj de la Tutmonda Sudo," diris Novikov. Li aldonis, ke la emfazo de KPĈ al memreformado kaj memadministrado havas grandan signifon, ĉar tio ebligas al la partio trakti eblajn riskojn frue. "Potenco devas esti praktikata por servi la popolon, ne por persona gajno aŭ korporaciaj interesoj. La spertoj de KPĈ sendube estas historie gravaj. Ĉiuj politikaj partioj, kiuj asertas reprezenti laborantajn homojn, devas studi la praktikojn de ĉinaj komunistoj kaj adapti ilin al siaj respektivaj naciaj kondiĉoj," li diris. Novikov diris, ke la evoluo de Ĉinio estas firme ligita kun tutmondaj tendencoj kaj ĝiaj celoj ne kontraŭas la interesojn de homoj en aliaj landoj. La rusa partio sekvas la spertojn de la ĉina partio pri partia konstruado. "Ni estas konvinkitaj, ke la senkompromisa batalo kontraŭ burokratismo, oportunismo kaj memkontenteco liveras gravan ekzemplon por niaj kamaradoj en aliaj landoj," li diris. "Politiko povas kaj devas esti pura, respondeca kaj rezult-gvidata. La spertoj de KPĈ pruvas tion. Ĝuste tial ĝi altiris tutmondan atenton," diris Novikov. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|