Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Elektroprovizo garantias riĉrikolton de pomoj
2026-10-28

de Li Yang


La pomoj produktataj en Luochuan de Shaanxi-provinco estas vaste konataj en Ĉinio, kaj la marka valoro de tiaj pomoj jam superis cent miliardojn da juanoj.


En Shaanxi, pli ol 35 mil hektaroj da pomarboj estas la ĉefaj enspezaj fontoj de lokaj kamparanoj. La tuta pomindustria ĉeno, de rikoltado, elektado, konservado ĝis vendado, ne povas funkcii sen sekura kaj fidinda elektroprovizo.


Ju pli granda la industria skalo, des pli altaj la postuloj pri elektra respond-rapideco. En la lastaj jaroj, la jara elektrouzo de la poma industrio de Luochuan-gubernio de Shaanxi kreskis je pli ol 10%.



Kiel ebligi al pomaj entreprenoj rapide peti, ricevi kaj liveri elektron? La Luochuan-a Elektroproviza Kompanio sub la Shaanxi-a Elektrokompanio lanĉis specialan modelon, ke oni povas peti elektroprovizajn materialojn kaj rete kaj surloke, por maksimume mallongigi la elektropetan tempon kaj garantii la elektropostulojn de la industria ĉeno.


"Pomoj devas esti metitaj en la malvarmujojn ene de 24 horoj; dank' al la elektroproviza kompanio, kiu anticipe faris kontroladon de ekipa sekureco, en ĉi tiu ora sezono de enstokigo, fidinda elektro ebligas al ni selekti pomojn kaj vendi ilin laŭplane," diris Lei Chen, respondeculo de loka fruktokompanio Wangzhanggui.


"Ĉi-jare nia kompanio pligrandiĝis, la nombro de malvarmujoj kreskis de 5 ĝis 8, kaj la novaĉetita pomelekta linio ekfunkcios. Mi ne atendis, ke la elektropetado estis tiom rapide plenumita. Nun ni povas labori plenforte," diris la respondeculo de loka fruktokompanio Duomeiduo.


Krome, la kompanio formis 30 teamojn konsistantajn el "elektrolaborantoj + manaĝeroj + komunumaj kontaktistoj", kaj la teamoj establis WeChat-grupojn kun vilaĝoj kaj komunumoj, kaj akceptas elektrajn konsultojn kaj riparpetojn 24 horojn tage.


Antaŭ la laborpintaj periodoj, ĉiuj elektroprovizaj oficejoj regule vizitas lokajn firmaojn, faras specialajn elektrajn sekureckontrolojn kaj iras al kamparo por diskonigi elektrajn sekurecajn sciojn al kamparanoj.


La kompanio metas elektrajn servojn en la tutan elektrouzan procezon de la agrikultura industrio, daŭre plibonigas la saĝecon de la elektra reto kaj elektroretan kapablon de interkonekto kaj reciproka provizo, celante, per saĝa elektra reto, cifereca servo kaj bonkvalita elektroprovizo, multigi enspezon de kamparanoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio