| La Longa Marŝo: Eterna epopeo |
| 2026-10-27 |
Kial la Longa Marŝo okazinta en la 1930-aj jaroj restas grava por la politika gvidantaro de Ĉinio nuntempe? La 22-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon, esprimante la plej altan omaĝon al Mao Zedong, Zhou Enlai, Zhu De kaj aliaj veteranaj revoluciuloj, kiuj gvidis la Ruĝan Armeon al la venko en la Longa Marŝo.
Marŝo de 25 000 li-oj trans marĉoj, dezertoj, klifoj kaj altmontaroj, dum oni estis persekutata de malamikaj trupoj, estas ja tre impona. Sed la heredaĵo de la Longa Marŝo de la Ĉina Laborista kaj Kamparana Ruĝa Armeo etendiĝas multe preter tio: ĝi estis grava turnopunkto en la historio de Ĉinio. Ĝisdatigo de ĉina regad-filozofio Pli ol marŝadi, la Ruĝa Armeo alportis al la ĉiutaga vivo de la homoj la amaslinion, fundamentan koncepton de la regado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) bazitan sur fido al la amasoj, identigo de iliaj realaj bezonoj kaj lernado el la spertoj de ordinaruloj por formuli politikojn bazitajn sur tiu realo. Tiuj politikoj poste revenas al la homamasoj por esti efektivigitaj sub la gvidado de la KPĈ. Ĉi tiu aliro implicas, ke kadroj de la KPĈ devas esti profunde enradikitaj en la vivoj de ordinaraj homoj, ne nur farante promesojn, sed ankaŭ liverante konkretajn rezultojn, kaj ili ankaŭ devas respekti la kredojn, tradiciojn kaj kutimojn de lokanoj. Ĉi tiu aliro daŭre estas praktikata de KPĈ. Ekzemple, kiam mi lastatempe vizitis la sudan parton de Jiangxi-provinco – ĝuste la regiono, kie la Longa Marŝo komenciĝis – mi konatiĝis kun s-ro Luo Wen, partia sekretario de la vilaĝo Baishi, kie okazis la unua batalo de la Longa Marŝo. Li vivas kiel lokano kaj estas familiara al ĉiu familio kaj ĉiu peco da tero en la loko. Post kelkaj jaroj lernante de la vilaĝanoj, li tiam povis instrui al mi detalojn pri loka agrikultura laboro, kiel la kriterioj por elekti kie planti rizon, maniokon aŭ fruktojn. Li ankaŭ lertiĝis pri uzado de agrikulturaj iloj post pasigado de tagoj sub la suno helpante al la vilaĝanoj transformi senkultivajn kampojn en rizkampojn. Li gvidis min tra kamparaj vojetoj, kiujn nur farmistoj konas. Inter kadroj de KPĈ en vilaĝoj tra Ĉinio, homoj kun tia profilo estas facile troveblaj: ili estas tie por servi la popolon kaj alprenas ĉi tiun mision tre serioze. Ĉi tiu realo kreas akran kontraston kun la kabineta politiko praktikata en okcidentaj landoj, kie politikistoj formulas politikojn surbaze de nur kalkultabeloj. La amaslinio estis unue implementita en la ĉinaj sovetoj fonditaj antaŭ la Longa Marŝo, sed la Longa Marŝo estis esenca por ĝia disvastigo tra Ĉinio. La marŝo, kiu ŝanĝis la ĉinan historion Sub sieĝo de trupoj de Kuomintango, la Ruĝa Armeo forlasis la sovetan bazon de Jiangxi por longa retiriĝo tra Ĉinio. Ĝi trairis 14 provincojn, disvastigante la regad-filozofion de KPĈ, organizante la amasojn, batalante kontraŭ lokaj potenculoj, disdonante la teron al tiuj, kiuj ĝin kultivas, kaj abolante troajn impostojn. Kiam la Ruĝa Armeo alvenis en norda Shaanxi, ĝi jam estis gajninta la korojn de la ĉinaj popolanoj. En la gubernio Yudu, kie la Longa Marŝo komenciĝis, la lokaj homoj laboris tagnokte por fari 200 mil pajlajn sandalojn en nur 10 tagoj por la soldatoj de la Ruĝa Armeo. Kiam homoj propravole tiom pene sindediĉas al helpado de homoj, kiujn ili eĉ ne konas, tio estas klara signo, ke ili havas fortan kredon je la kaŭzo malantaŭ tio. En sia parolo, Xi Jinping rememoris Yi-han Aliancon, epizodon de la Longa Marŝo, kiu profunde ŝanĝis mian komprenon pri nuntempa Ĉinio. Trairante la provincon Sichuan, la Ruĝa Armeo devis trapasi teritorion loĝatan de la Yi-etno , kiu konsideris la han-anojn siaj malamikoj, ĉar la lokaj potenculoj – tiam provantaj ŝteli ilian teron kaj devigi al ili pagi impostojn – estis ĉiuj han-anoj. Post kiam ruĝarmaj gvidantoj klarigis al ili, ke la plej multaj han-anoj ankaŭ estis subpremataj de tiuj samaj bienposedantoj, kaj ke la Ruĝa Armeo estis batalanta ĝuste kontraŭ ili, yi-anoj kaj han-oj fariĝis aliancanoj. Tiutempe, la nacia unueco de Ĉinio estis malfortigita de interna politika divido, la forta influo de fremda imperiismo kaj la malfacilaĵoj spertataj de ordinaraj homoj en la ĉiutaga vivo. Per la enkonduko de la marksisma koncepto de klasbatalo, la Ruĝa Armeo instruis la ĉinan popolon la esencan veron, ke malgraŭ ĉiuj kulturaj, religiaj kaj etnaj diferencoj, ĉiuj apartenas al la laborista klaso. Ĉi tiu perspektivo forĝis la spiriton de nacia unueco, kiu ebligis al Ĉinio liberiĝi de fremda imperiismo kaj fariĝi potenca lando. De milita retiriĝo al historio Prezidanto Xi Jinping ankaŭ deklaris, ke "nur memorante la historion ni povas konstrui la estontecon". Tiuj, kiuj forgesas sian historion, ripetas ĝin denove, dum tiuj, kiuj memoras sian historion, konstruas la estontecon. Lastatempe, multaj landoj forgesas, kaj iuj eĉ reverkas sian historion; tio estas granda eraro, kio povas kaŭzi konfliktojn kaj detruadon. La ĉina civilizacio estas unu el la plej antikvaj en la mondo, do ĝi devis lerni ĉi tiun lecionon laŭ la plej malfacila maniero: per sia propra dolora spertado. Tio klarigas, kial la ĉina popolo tiom alte taksas la konservadon kaj heredadon de historia memoro. Junaj landoj, kiel Brazilo, povas ripeti ĉi tiun saman doloran vojon aŭ lerni el la sperto kaj saĝeco de Ĉinio. La Longa Marŝo komenciĝis kiel milita retiriĝo, sed kiam la Ruĝa Armeo alvenis en norda Shaanxi, ĝi jam estis verkinta ne nur militistan epopeon de forto, kuraĝo kaj persistemo, sed ankaŭ socipolitikan epopeon de solidareco, justeco kaj lojaleco: tio estas la spirito de la Longa Marŝo, ankaŭ menciita en la parolado de Xi Jinping. En la spirito de la Longa Marŝo ni trovas ne nur la valorojn kaj inspiron, kiujn ni bezonas kultivi por povi alfronti la plej malfacilajn defiojn, sed ankaŭ la esencajn principojn necesajn por konstrui justan kaj harmonian socion. Kune kun ĉio tio, troviĝas la plej esenca heredaĵo de la Longa Marŝo: la principo serĉi la veron en la faktoj. Nuntempe, kiam artefarita intelekto kaj sociaj retejoj faciligas la disvastigon de falsaj novaĵoj kaj trompaj rakontoj, ni vidas ekster Ĉinio plimalboniĝon de la politika debato kaj de la kapablo de registaroj trakti la realajn problemojn. La debato pri regado transformiĝas en disputo pri rakontoj, kaj en ĝi la vero mem havas malaltan valoron. Dume, la regado de Ĉinio, sub la gvidado de KPĈ, restas lojala al la principo serĉi la veron en la faktoj, kaj tio estas la ĉefa kialo, kial la ĉina regado estas tiel efika. La historio de la Longa Marŝo donas al ni ekzemplojn de sinofero, revolucia konvinko kaj persistemo sur la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Ĝi ankaŭ instruas al ni la gravecon de bona gvidado kaj partia disciplino. Mallonge, ĉiuj esencaj elementoj kaj valoroj, kiujn devus heredi KPĈ kaj la ĉina popolo, troviĝas tie, igante la Longan Marŝon fonto de politika identeco kaj legitimeco. La nova Longa Marŝo La 90-a datreveno de la venko de la Longa Marŝo metis en fokuson la koncepton de nova Longa Marŝo, politika kaj spirita metaforo uzata por priskribi la nunan fazon de la nacia evoluo de Ĉinio. Ĝi alprenas la historian Longan Marŝon de la 1930-aj jaroj kiel fonton de forto kaj inspiro por la nuntempa strebado al nacia revigliĝo kaj modernigo. Xi Jinping profitis ĉi tiun okazon por eksplicite priskribi la nunan vojaĝon de la ĉina nacio kiel "La nova Longa Marŝo de la partio kaj la popolo". Ĝi signifas, ke Ĉinio nun alfrontas novan grandegan defion, la nacian revigliĝon kaj modernigon. Ĉi tiu defio devas esti alfrontata kun kuraĝo kaj forta kredo je la venko, kaj la decidprocezoj laŭ la vojo devas esti farataj surbaze de la principo serĉi la veron en la faktoj. Li ankaŭ klarigis, ke por antaŭenigi la spiriton de la Longa Marŝo en ĉi tiu nova vojaĝo, la partio kaj la popolo devas plenumi kvin postulojn, bazitajn sur la lecionoj lernitaj el la Longa Marŝo. Kvin lecionoj de la Longa Marŝo La unua leciono estas, ke la venko de la Longa Marŝo estis pro la gvidado de la partio kaj la centra rolo de Mao Zedong en ĝi. Nuntempe, ĉi tiu leciono el la historio signifas, ke homoj devas plu fidi la idealojn de la partio kaj plene implementi la amaslinion kaj la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por la nova epoko. La dua leciono venas de la ideologia konvinko kaj revolucia decido gvidantaj la Longan Marŝon. Por antaŭenigi altkvalitan disvolvadon kaj daŭre kontentigi la bezonojn de la homoj, Ĉinio devas antaŭenigi ekonomian, politikan, kulturan, socian kaj ekologian progreson laŭ integrita maniero, certigi altkvalitajn plibonigojn kaj racian kvantan kreskon, kaj antaŭenigi komunan prosperon por ĉiuj. La tria leciono temas pri sendependeco, memfido kaj adaptado de marksismo al la cirkonstancoj de Ĉinio. La lando bezonas pli bone kunordigi disvolvadon kaj sekurecon, administri riskojn kaj alfronti defiojn laŭ tiu sama historia iniciatemo de la Longa Marŝo. La kvara leciono venas de la popola subteno ricevita de la Ruĝa Armeo kaj la rilato inter la partio kaj la popolo. Ĉinio venontjare atingos la centjaran celon de la fondo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), transformante ĝin en mondklasan armeon. La gvidado de la partio super PLA devas esti forte subtenata, kaj la modernigo de la nacia defendo devas esti antaŭenigita. La lasta leciono venas de la daŭra signifo de la spirito de la Longa Marŝo. Laŭlonge de la Longa Marŝo, la Ruĝa Armeo konstante adaptiĝis al nova realo, kaj same devas fari KPĈ nuntempe, rigore praktikante memplibonigon, mempurigadon, memrenovigon kaj memdisvolvadon. Eterna heredaĵo Pli ol admirinda heroaĵo, la Longa Marŝo daŭre estas vivanta kadro por regado kaj nacia celo. Ĝia heredaĵo kuŝas sur aro da daŭre praktikataj principoj: regado enradikiĝinta en la ĉiutagaj realaĵoj de popolanoj, nacia unueco forĝita trans kulturaj kaj etnaj diferencoj, kaj firma sindediĉo al serĉado de la vero en faktoj anstataŭ en rakontoj. Ĉi tiuj principoj transformis militistan retiriĝon en politikan epopeon — unu, kiu daŭre informas kiel la lando devas trakti sian disvolvadon, sekurecon kaj socian harmonion. Dum la 90-a datreveno de la venko metis en fokuson la koncepton de nova Longa Marŝo, la vojaĝo, kiun ĝi reprezentas, restas nefinita: longdaŭra penado atingi revigliĝon kaj modernigon per kuraĝo, disciplino kaj fideleco al la realo. La spirito de la Longa Marŝo estas malpli monumento ol kompaso montranta la valorojn de solidareco, justeco kaj persistemo, bezonataj por alfronti la plej malfacilajn defiojn; kaj la esencan principon, ke la vero devas esti serĉata en la faktoj. Tio estas la aro da valoroj, kiuj eternigas tiun vojaĝon — ĝi neniam vere finiĝas: ĉiu generacio havas sian propran Longan Marŝon. Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|