| Shaanxi: Malfermiĝis 33-a Yangling-a Agrikultura Alt-teknologia Foiro kaj Agrikultura Ekspozicio de ŜKO |
| 2026-10-26 |
La 25-an de oktobro la 33-a Yangling-a Agrikultura Alt-teknologia Foiro kaj la Agrikultura Ekspozicio de ŜKO (Ŝanhaja Kunlabora Organizo) samtempe malfermiĝis en la Yangling-a Demonstra Areo de Shaanxi-provinco.
Por la foiro oni starigis kvar sekciojn: endoma ekspozicio, kampara ekspozicio, interreta ekspozicio kaj eksterlanda ekspozicio, kun totala ekspozicia areo de 140 mil kvadrataj metroj. Oni ankaŭ starigis 9 specialajn ekspoziciajn areojn, inkluzive de la ekspoziciejoj de agrikulturaj alt-teknologiaj fruktoj, de la internacia agrikultura interŝanĝo kaj kunlaboro kaj de la internacia agrikultura ekipaĵo.
La samtempe okazanta ŜOK-ekspozicio havas la temon "profundigi praktikan kunlaboron kaj kune desegni projekton". Egiptio estas la ĉeftema lando kaj havas sendependan ekspozician halon. Ĉiuj 27 ŜOK-landoj partoprenis. Por la ekspozicio oni starigis areojn por la ŜOK-landa agrikulturo, la agrikultur-teknologia frukto kaj la translandlima konsuma sperto ktp. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|