| Ĉina prezidanto alvokas novajn atingojn en nova Longa Marŝo |
| 2026-10-23 |
En la 22-a de oktobro Ĉinio okazigis kunvenon en Pekino por celebri la 90-an datrevenon de la venko de la Longa Marŝo de Ruĝa Armeo. En la solena kunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis novajn atingojn en la nova "Longa Marŝo".
Li diris: "Nur memorante la historion, ni povas krei pli brilan estontecon." De oktobro 1934 ĝis oktobro 1936, la Ruĝa Armeo marŝis tra pli ol 10 provincoj dum la Longa Marŝo, malfermante novan ĉapitron de la ĉina revolucio. "Ĉi tiu grandega revolucia atingo havas grandan signifon en la historio de nia partio, nia lando kaj nia militistaro, kaj ĝi profunde influas nian iradon al la reprosperiĝo de la ĉina nacio," li diris. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|