Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Nova perspektivo de ĉina pordmalfermo
2026-10-23

de Li Yang


De januaro ĝis julio, la totala importo kaj eksporto de Shaanxi-provinco de Ĉinio atingis 570.94 miliardojn da juanoj, kun jara kresko de 97.4%, kaj la kreskorapideco okupis la unuan lokon en la lando. Starante ĉe la antaŭa vico de la pordmalfermo de Ĉinio al la okcidento, Shaanxi montras al la mondo la grandiozan perspektivon.



2026 estas la dekjara datreveno de la funkciado de ĉin-eŭropa kargotrajno kiel unuigita marko. La kargotrajno (Xi'an) daŭre okupas la antaŭan vicon de la lando per la kernaj indikiloj kiel ekvetura kvanto, kargokvanto kaj pez-kontenera proporcio.


En la unua duono de 2026 sume 3 310 kargotrajnoj estis funkciigitaj, kun jara kresko de 8.3%. Nuntempe, la kargotrajno (Xi'an) jam malfermis 18 internaciajn transportajn liniojn, etendiĝinte al la tuta Azio kaj Eŭropo.



La urbo Xi'an konstruas kompleksan malferman kanalon kun ter-aera kunligo surbaze de sia aviada avantaĝo. La urba Xianyang-a Internacia Flughaveno aldonis 13 novajn internaciajn flugliniojn, kaj la dogano kontrolis 6 763 en- kaj elflugojn.


En la unua duono de la jaro, la provinca importa kaj eksporta monsumo de aviada transporto atingis 337.66 miliardojn da juanoj, kun jara kresko de 185.2%.



La Shaanxi-a Xixian-a Flughavena Kompleksa Dogan-garantia Zono plene utiligas la lokan avantaĝon de la flughaveno, koncentriĝas al dogana prilaborado, dogana loĝistiko kaj aliaj komercaj agadoj, daŭre plibonigas la doganan traktadan efikecon de la haveno.



Samtempe, sistema novigado helpas Shaanxi daŭre malaltigi la loĝistikajn kostojn de entreprenoj kaj plibonigi la efikecon de translandlima plurmodala transportado. Oni unuigis la normojn de fervoja kaj ŝosea kontenera transporto, tiel ke entreprenoj bezonas nur unufoje pritrakti kargajn procedurojn antaŭ vara forsendo.


Nun, la "amikaro" de Shaanxi pligrandiĝas, kaj la nombro de provincaj komercaj partneroj atingis 217, la eksporto de mekanikaj kaj elektraj produktoj kreskis je 139.5% jare, kaj la proporcio de eksporto de alt-teknikaj kaj alt-valoraj produktoj stabile pliiĝas.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio