Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Sufiĉa elektroprovizo garantias riĉan rikolton
2026-10-23

de Li Yang


Aŭtuno estas rikolta sezono. Dum la aŭtuna rikolto, por trakti la situacion, ke malsekaj grenoj facile ŝimiĝas pro pluvo kaj humida vetero, la laborantoj de la Pingli-a Elektroproviza Kompanio sub la Shaanxi-a Elektrokompanio anticipe kunordigis kun lokaj firmaoj, establis elektrouzan registron por la firmaoj, kaj faris elektroprovizan planon laŭ la bezonoj de tiuj firmaoj.



La elektrokompanio malfermis verdan kanalon por aŭtuna rikolta elektrouzo, kaj la laborantoj vizitis la uzantojn kiel grajnprilaborajn fabrikojn, grandajn grajnkultivistojn kaj agrikulturajn kooperativojn, por kontroli la elektroprovizon de agrikulturaj maŝinoj kaj ekipaĵoj, kaj garantii, ke la sekigaj ekipaĵoj funkciu 24-hore sen paneo.


La kazo de Pingli estas mikrokosmo de la aŭtun-rikolta elektroproviza agado de la kompanio.


En oktobro, pli ol mil hektaroj da aktinidiaj fruktoj en Langao-gubernio maturiĝis. La lokaj aktinidioj bone disvendiĝas en Pekino, Ŝanhajo, Jiangsu, Guangdong kaj aliaj lokoj de la lando kaj eĉ eksterlande. Kun la alveno de la maturiĝa periodo, la elektra postulo altiĝas rapide. La loka elektroproviza kompanio metis la elektroprovizon sur la komenco de produktado, por garantii la abundan rikolton de la fruktoj.


De la gubernioj ĝis la tuta provinco, la kompanio ĉiam konsideras la aŭtunan rikoltan elektroprovizadon kiel gravan rimedon por servi la nutraĵan sekurecon. La kompanio daŭre plibonigas la kamparan elektran reton kaj optimumigas la servomekanismon de agrikultura elektrouzo, celante helpi la kamparan revigliĝon.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio