| Shaanxi: Ĉina Internacia Amikec-Urba Konferenco okazis en Xi'an |
| 2026-10-23 |
La 21-an de oktobro, okazis ĉi-jara Ĉina Internacia Amikec-Urba Konferenco en Xi'an de Shaanxi-provinco. La konferenco havis la temon "kune fari amikec-urban kunlaboron, kune plani urban evoluon", kaj partoprenis pli ol 700 reprezentantoj, kiuj venis de pli ol 60 landoj kaj regionoj, pli ol 100 provincoj kaj ŝtatoj, kaj pli ol 140 urboj, kaj de pli ol 60 lokaj registaraj organizoj kaj amikec-organizoj.
Krom la malferma ceremonio kaj la ĉefa forumo, la konferenco ankaŭ starigis kvar paralelajn forumojn: "persisti en enhava evoluo, plibonigi urban kvaliton", "kune konstrui belan ekomedion, kune ĝui belan estontecon", "heredigi kulturajn heredaĵojn, antaŭenigi reciprokan lernadon inter civilizacioj" kaj "scienco kaj teknologio donas impulson al agrikulturo, intelekto gvidas evoluon". Dum la konferenco okazis duflankaj (plurflankaj) urbaj ekonomi-komercaj kaj industriaj renkontiĝoj, oni subskribis interkonsentojn pri amikec-urbaj kunligoj kaj publikigus la "iniciaton de Xi'an" alvokantan profundigi internacian amikec-urban kunlaboron. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|