Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksterlandanoj en Pekino promenis ĉe Yangtaishan
2026-10-22

La 18-an de oktobro pluraj eksterlandanoj loĝantaj en Pekino partoprenis en amuza promenado kaj tagmanĝo en la pitoreskejo Yangtaishan en la distrikto Haidian. La eventon kunorganizis la Internacia Komitato por Ĉinaj Industriaj Kooperativoj (ICCIC – Gung Ho) kaj la Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj de la distrikto Haidian de Pekino. Matene la partoprenantoj grupiĝis laŭ fizika kondiĉo kaj preferoj por promeni en la pitoreskejo kaj viziti ekspozicion pri la vivoj kaj agadoj de eksterlandaj amikoj, kiuj helpis Ĉinion dum la milito kontraŭ la japana agreso.




La pitoreskejo havas plurajn vojojn al la templo Miaofengshan, kiun uzis internaciaj amikoj dum la milito. Pro tio, la pitoreskejo ricevis la titolon "Loko por edukado pri internaciismo" fare de ICCIC – Gung Ho. Post la promenado, la partoprenantoj kune tagmanĝis en loka restoracio.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio