| De malamo al aŭskultado: kion Brazilo povas lerni de pekina rektlinio |
| 2026-10-21 |
La 4-an de oktobro, la brazilanoj voĉdonis en la unua raŭndo de la brazila balotado. Brazilanoj eksterlande povas voĉdoni nur por prezidento, kaj en Ĉinio la voĉdonado okazas en tri urboj: Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono. Komence de oktobro, la brazila balotado koincidis kun la longa ĉina ferio pro la Nacia Tago, festata la 1-an de oktobro, la datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.
Forumo pri Rapida Reago al Popolaj Plendoj okazas en Pekino. Pro tio, ke multaj brazilanoj eksterlande devas vojaĝi longajn distancojn por voĉdoni, granda porcio el ili simple ne iras. Sed por tiuj, kiuj vojaĝas, tio estas ankaŭ okazo revidi amikojn kaj promeni. Por mi, tio estis ĝoja okazo, ĉar mi revidis plurajn brazilajn amikojn kaj ni kune festis la historian venkon de prezidento Lula en Ĉinio. Li venkis per granda marĝeno en Pekino kaj Ŝanhajo kaj, por la unua fojo, ankaŭ venkis en Kantono. Polusiĝo en Brazilo Kio plej altiris mian atenton dum la sekvaj tagoj estis la reveno de perfortemo al diskutoj inter brazilanoj en sociaj retejoj, inkluzive de mortminacoj, rasismo, filmetoj pri infano kun pafilo en la mano, kaj interŝanĝoj de insultoj. Dume, la gazetaro publikigis analizojn, kiuj indikis, interalie, ke multaj homoj en Brazilo restis hejme la 4-an de oktobro pro timo esti atakitaj de fanatikuloj. La malamikaj vortoj disvastigitaj en virtualaj medioj kreas efikojn en la reala mondo. Pli grava ol la rezulto de balotado estas la respekto al la rajto de ĉiu homo esprimi sin, argumenti favore al siaj ideoj, kaj sentime elekti por kiu li aŭ ŝi voĉdonos. Kiam malamo timigas homojn kaj provokas memcenzuron, tio estas klara signo, ke io tre grava okazas. La esenca valoro de demokratio — la ideo, ke la elekto de la plimulto de ni, raciaj estuloj, kutime estas la plej ĝusta — estas, pro sia propra naturo, kontraŭa al tiu de la movadoj, kiuj celas cenzuri homojn pro iliaj politikaj starpunktoj. Kion ni povas lerni de la pasinteco Unu semajnon post la balotado, mi vidis perturban filmeton en Facebook. Juna brazilanino prezentis rekonstruon de la bruo de torturejoj dum la epoko de la militista diktaturo en Brazilo. La doloraj krioj de virino torturata miksiĝis kun bruoj de fortaj batoj, kaj ambaŭ estis sufokita de laŭta muziko kantata de Roberto Carlos. Mi tuj kaptis aludon al la libro Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie de Marcelo Rubens Paiva — kiu inspiris la samnoman filmon gajnintan la Oskaron por Plej Bona Internacia Filmo en 2025. En la libro, Paiva priskribas ekzakte tiel la torturon suferitan de sia patro, la eksa deputito Rubens Paiva. En la libro, dum li rakontas siajn infanajn memorojn, li ankaŭ memoras la amikojn, blankajn kaj nigrajn infanojn, iujn tre malriĉajn, aliajn bonhavajn, kiuj kutimis ludi futbalon sur la strando de la kvartalo Leblon en Rio-de-Ĵanejro. Li, el mezklasa familio, amike kunvivis kun knaboj de la ladurbo Pinto, nur kelkajn stratangulojn for de sia domo.
Afiŝo pri la filmo Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie, bazita sur la samnoma libro En la tempo de sklaveco en Brazilo, Leblon estis rifuĝejo, kie liberigitaj nigruloj plantis kameliojn — floron originan el Ĉinio, kiu fariĝis simbolo de la aboliciisma lukto en Brazilo — kaj per la profito el vendoj de la floroj ili aĉetis la liberecon de aliaj nigruloj. Post la abolicio, la nigra loĝantaro restis sen laboro, dum eŭropaj setlantoj estis sponsorataj de brazila registaro por amase migri al Brazilo kaj anstataŭi nigrulojn kiel laborforto. Estis kompreno, flanke de la brazila elito, ke nur blankhaŭtaj laboristoj estas taŭgaj por labori kontraŭ salajro, nigruloj ne. Laŭ tempopaso la kamelioj cedis lokon al ladurbo. Kaj tiam, laŭ la libro rakontas al ni, venis la militista diktaturo, kiu detruis la ladurbon Pinto kaj devigis la nigrulojn de Leblon foriri por doni lokon al la luksaj ĉemaraj domegoj, kiuj transformis Leblon al la plej altkosta loĝkvartalo de Rio-de-Ĵanejro. Tiu sama modelo — deviga forigo de malriĉaj loĝantaroj por cedi lokon al luksaj nemoveblaĵoj por riĉuloj — estis aplikita en la tuta lando de Brazilo, puŝante milionojn da mizeruloj al antaŭurboj, for de la okuloj de ceteraj homoj. Malamo blindigas nin Kie la ŝtato ne agas, krimo ekregas: la antaŭurboj falis sub la regado de krimaj organizaĵoj kaj perforto eksplodis tra la lando. Subite oni komprenis, ke en antaŭurboj ankaŭ vivas homoj, sed tuj aperis radikaluloj defendantaj ilian morton kiel solvo al la problemo de malriĉeco. Spektinte la filmeton de tiu junulino en Facebook, mi decidis legi la komentojn. Tiam mi eĉ pli ŝokiĝis, ĉar ili estis multe pli timigaj ol la enhavo de la filmeto mem, irante de laŭdoj al la militista reĝimo kaj rakontoj asertantaj, ke oni torturis nur "banditojn" aŭ tiujn, kiuj "meritis", ĝis minacoj al ŝi kaj ŝiaj subtenantoj. Unu retumanto sugestis al ŝi ekpraktiki kriadon, ĉar baldaŭ estos ŝia vico sperti tion, kion ŝi montris. Aliaj mokis ŝin aŭ eĉ asertis, ke ili atendas kun antaŭĝojo aŭskulti tian "muzikon" vive. La politika polusiĝo en Brazilo kreis tiom altan gradon de malhumanigo, ke ĝi ne plu estas nur retoriko, sed fariĝis konkreta deziro vidi la suferon de aliaj homoj nur pro malsameco de opinioj. Tio ne komenciĝis hodiaŭ. Antaŭ jardeko, kiam mi transloĝiĝis al Ĉinio, interreta debato inter adoleskantoj nome de la tiam furoranta Movado Brazilo Libera (MBL) altiris la atenton de retumantoj pro ĝia temo, “ĉu malriĉuloj meritas vivi?”, prezentante kiel natura la ideo, ke la supera socia tavolo devus havi la povon decidi, kiuj povas vivi, kiuj ne. La ĉina ekzemplo de socia administrado Kelkajn horojn post spekto de la filmeto, mi vizitis la centralon de 12345, la plendoservo por civitanoj de la urbodomo de Pekino, por koni la laboron de pekina registaro en urba administrado. Pli ol rektlinio por ricevi plendojn, la servo 12345 estas mekanismo por faciligi la identigon de oftaj, gravaj kaj facile solveblaj problemoj, kaj la kunordigon inter departementoj por solvi la postulojn de la loĝantaro, laŭ la principo meti la popolon en la unua loko. Vespere mi spektis la dokumentfilmon Beijing Hotline 2: Rapida Respondo al Popolaj Postuloj pri 12345. Montrante realajn kazojn solvitajn per ĉi tiu servo, la filmo elstarigas la homaman trajton de tiu servo. Eksterlande mi ĉiam sentis min traktata kiel “nombro por la statistiko”, kiam mi bezonis iun publikan servon, sed en Ĉinio, en simila situacio mi ja sentas min traktata kiel homo.
Parolo dum la forumo en Pekino Okulfrapa kazo montrita en la filmo estas la lukto de familioj de infanoj kun rara malsano por inkluzivi tiun malsanon en la publikan sanasekuran sistemon. La argumentoj, por kaj kontraŭ, diskutitaj dum la procezo estas raciaj kaj science fundamentitaj, sed en la decidofarado homa bonfarto estas metita super la financa matematiko. Fine, kiam la traktadoj por diversaj maloftaj malsanoj estas aldonitaj al la sanasekuro, ni vidas la ĝojon ne nur de tiuj familioj, sed ankaŭ de la registaraj oficistoj, kiuj pasigis monatojn akompanante la kazojn kaj serĉante manierojn solvi ilin. Tiuj oficistoj konis detale la rutinojn de tiuj familioj kaj malfacilaĵojn de ili vizaĝataj kaj konsciiĝis pri la graveco de registara helpo. En Ĉinio la amo trovis vojon por disiĝi inter la paperaĵoj sur la tabloj de burokratoj. Kompreneble ĉiu lando havas siajn problemojn kaj ankaŭ Ĉinio ne estas perfekta lando, sed la kontrasto inter la homamaj konturoj, kiuj markas la sociajn rilatojn en Ĉinio, kaj la deziro de persekutado kaj elimino de tiuj, kiuj pensas malsame en Brazilo, igis min plori. Kiom da damaĝo la brazila socio kaŭzos al si mem ĝis ĝi rimarkos, ke fabrikado de malamikoj ne solvas problemojn? Kion la malamo ne solvas La malamo ofertas momentan konsolon al tiu, kiu lasas sin regi de ĝi, sed ĝi tute ne plibonigas la vivon de homoj nek solvas iun ajn problemon. Radikalaj ideoj estas tre bonaj por krei engaĝiĝon en sociaj retejoj, sed tute ne kapablas alporti progreson en reala vivo. La logiko de okcidentaj sociaj retejoj, kiu grupigas homojn kun similaj ideoj por faciligi la disvastigon de enhavoj plaĉaj al ili, stimulas la produktadon de dopamino kaj la sentojn de aparteneco al grupo kaj de intelekta supereco. La problemo de ĉi tiu nova modo de socia interagado estas, ke ĝi malinstigas honestan debaton inter subtenantoj de malsamaj ideoj. En la tempo, kiam homoj kutimis interparoli kun nekonatuloj en trinkejo aŭ placo, ĉiuj estis instigitaj interŝanĝi opiniojn kaj per tio oni interŝanĝis ankaŭ sciojn kaj spertojn. La solvado de realaj problemoj postulas alian vojon, tiun de dialogo por konstrui konsenton. Mi kreskis en najbareco, kie ĉiu havis siajn opiniojn kaj kondutmanieron, sed estis komunuma spirito, en kiu ĉiuj respektis kaj helpis unu la alian. Kiam la polusiĝo komenciĝis en Brazilo, mi venis loĝi en Ĉinio kaj trovis ĉi tie tiun saman komunuman spiriton, kiun mi tiom sopiris. Mi volas vidi Brazilon, kie homoj malferme diskutas antagonismajn ideojn anstataŭ deziri la morton de la alia. Tiu, kiu estas tiel certa pri sia praveco, ne devus timi koni aliajn opiniojn kaj diskuti ilin kun la celo estigi interkonsenton. Preter la balotado, Brazilo bezonas relerni aŭskulti konkretajn postulojn kaj serĉi manieron solvi ilin, samkiel faras la servon 12345 de Pekino, anstataŭ daŭre aŭskulti kanton kiu sufokas kriojn. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|