| La internacia komerco de Shaanxi en la unuaj tri trimestroj multe kreskis |
| 2026-10-19 |
En la unuaj tri trimestroj de 2026, la totala valoro de importo kaj eksporto de Shaanxi-provinco estis 797.84 miliardoj da juanoj, okupante la 11-an lokon de Ĉinio, kun jara kresko de 111.1%, tia kreskorapido estas la landa ĉampiono. Inter ili, la eksporto estis 615.67 miliardoj da juanoj, kun jara kresko estas 135%; la importo estis 182.17 miliardoj da juanoj, kun jara kresko de 57.1%.
La importo kaj eksporto de prilabora komerco kreskis 2.2-oble. La importo kaj eksporto de prilabora komerco estis 550.16 miliardoj da juanoj, kun jara kresko de 220.3%, okupante 69% de la totala importo kaj eksporto de la provinco; la importo kaj eksporto de ĝenerala komerco estis 159.45 miliardoj da juanoj, kun jara kresko de 9.9%; la importo kaj eksporto de dogana loĝistiko estis 76.31 miliardoj da juanoj, kun jara kresko de 69.6%. La importo kaj eksporto de Shaanxi kun ASOAL-landoj estis 197.75 miliardoj da juanoj, kun jara kresko de 223.6%, okupante 24.8% de la totala importo kaj eksporto de la provinco al la Korea Respubliko estis 180.63 miliardoj da juanoj, je jara kresko de 221.3%; eksporto al Eŭropa Unio estis 68.05 miliardoj da juanoj, je jara kresko de 43.4%; eksporto al Usono estis 57.31 miliardoj da juanoj, je jara kresko de 183%. La importo kaj eksporto de eksterland-investitaj entreprenoj kreskis 1.7-oble. La importo kaj eksporto de tiaj entreprenoj estis 590.79 miliardoj da juanoj, je jara kresko de 171.6%, okupante 74% de la totala importo kaj eksporto de la provinco; la importo kaj eksporto de neŝtataj entreprenoj estis 178.46 miliardoj da juanoj, je jara kresko de 33.8%; la importo kaj eksporto de ŝtataj entreprenoj estis 27.29 miliardoj da juanoj, je jara kresko de 4.9%. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|