| Konkurso por partopreni Komunan Seminarion 2026 en Ĉinio |
| 2026-10-16 |
Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en unu el la jenaj kvar landoj: Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko kaj Vjetnamio, kaj kutime fariĝas la plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo de la jaro en Azio. En 2026 KS okazos en la bela urbo Hangzhou, inter la 27-a ĝis la 29-a de novembro. La evento estos okazigota de ĈEL-Junularro (Junulara sekcio de Ĉina Esperanto-Ligo), kun la ĉeftemo "Junuloj kune por la komuna estonteco de Azio en la AI-epoko". Por ebligi la partoprenon de pli da junuloj en tiu tradicia evento, KAOEM, kun subteno de UEA, malfermas la konkurson "Partoprenu KS-on". Dank' al la konkurso eblas ricevi monhelpon por partopreni la Komunan Seminarion. Kondiĉoj por kandidatiĝi Vi loĝas en Azio, Vi devas partopreni la tutan KS-n (ĉiujn tagojn de la kongreso), Por disvastigi la influon de KS en Azio, se vi venas ekster Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio, estu privilegie konsiderata. La fondaĵo pagas vian tutan program-kotizon laŭ la unua aliĝperiodo por la KS kiel parton de la premio kaj subtenas parton de vojaĝkostoj, Kiel premiato vi akceptas la taskojn pri kiuj dum la kongreso petos vin la LKK. Aldone, vi akceptas la taskon verki raporton pri la kongreso kaj viaj spertoj. Kiel kandidatiĝi Por kandidatiĝi, bonvolu plenigi la formularon (.doc) kaj sendi ĝin al cheljunularo@163.com antaŭ la 21-a de Oktobro 2026. La komisiono de la konkurso pritraktos la kandidatiĝojn kaj la rezulto aperos la 27-an de Oktobro post la elekto de KAOEM, UEA kaj LKK. Pliaj informoj pri la evento kaj konkursa aliĝilo ĉe la retejo: https://sites.google.com/view/ks-2026 Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|