| Shaanxi: Milio kaj kapsiko enlistigitaj kiel gravaj agrikulturaj heredaĵoj de Ĉinio |
| 2026-10-16 |
de Wu Shasha Lastatempe, la Ĉina Ministerio pri Agrikulturaj kaj Kamparaj Aferoj publikigis la 8-an liston de gravaj agrikulturaj heredaĵoj de Ĉinio. En la listo troviĝas 88 tradiciaj agrikulturaj sistemoj, inter ili estas la milia plant-sistemo de Mizhi-gubernio de Shaanxi kaj la kapsika kreskig-sistemo de Xingping-urbo de la provinco.
Milio de Mizhi estas konata kiel unu el la 4 famaj grenoj de Ĉinio, kaj estas signala produkto de la gubernio. En la lastaj jaroj, Mizhi selektis kaj plantis miliajn specojn bonkvalitajn, kreis konatajn markojn por ili kaj realigis normigan produktadon. La miliaj produktoj estas vaste vendataj diversloken, dekmilo da kamparanoj ekhavis stabilan enspezan kreskon.
Xingping havas pli ol 500-jaran historion de kapsika plantado. Xingping-a papriko estas longforma, karnodika kaj akragusta, kun egalmezuraj sulkoj, hela ruĝeco, multaj semoj kaj plena graso. Nun en Xingping troviĝas matura industrio kun normigaj plantado, administrado, prilaborado kaj vendado. Tie estas ankaŭ kapsika muzeo kaj oni regule okazigas rilatajn festivalojn kaj aliajn aktivecojn, kiuj helpas la disvolviĝon de kultur-turisma sektoro. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|