| Ĉina prezidanto sendis gratulan mesaĝon al la 140-a Kantona Foiro |
| 2026-10-15 |
La 14-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la 140-a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, konata ankaŭ kiel la Kantona Foiro.
Xi Jinping diris, ke en la pasintaj 70 jaroj, la Kantona Foiro ludis gravan rolon por antaŭenigi komercajn kontaktojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝi jam fariĝis la efika platformo de Ĉinio por plivastigi altnivelan pordmalfermon kaj antaŭenigi konstruadon de malferma monda ekonomio. En la nova epoko, Ĉinio volas man-en-mane labori kun diversaj landoj por kune protekti multflankisman komercon, garantii stabilecon kaj glatecon de mondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, grandigi spacon de monda reciprok-profita kunlaboro de ekonomio kaj komerco, antaŭenigi ĝenerale favoran kaj inkluzivecan ekonomian tutmondiĝon kaj kontinue aldoni novan movforton en disvolvon kaj prosperon de la mondo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|