Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pli ol fotoj: Reveno al Yungang
2026-10-15

En oktobro 2024 mi veturis al Datong en la provinco Shanxi de norda parto de Ĉinio, kun amikoj el Vjetnamio kaj Maroko. Ĝi ne estis la plej evidenta elekto por ilia vojaĝo. Kiam vjetnamaj turistoj mencias pri Ĉinio, ili tuj pensas pri Pekino, Ŝanhajo, Hangzhou, Jiuzhaigou aŭ Xi'an. Datong estas bone konata en Ĉinio pro la antikva kultura heredaĵo, sed por multaj homoj en Vjetnamio ĝi ankoraŭ restas relative nekonata. Ĝuste tio estis unu el la kialoj, pro kio mi volis konduki miajn amikojn tien.


En Ĉinio oni ofte diras: "Por restaĵoj sub la tero, rigardu al Shaanxi; por heredaĵo super la tero, rigardu al Shanxi." Nia plej grava celo estis la Grotoj de Yungang, monda heredaĵo de Unesko, ĉizita en sabloŝtona klifo okcidente de Datong. La amplekso tuj impresis nin. Grotoj etendiĝis laŭ la montoflanko. Grandaj hudhoj sidis inter miloj da pli malgrandaj figuroj. Antaŭ la subĉiela Budho de Groto 20 ni devis retropaŝi sufiĉe longe por kapti la tutan statuon en unu foto.


Mi staris antaŭ la subĉiela Budho de Groto 20 en mia unua vizito al Yungang-grotoj antaŭ du jaroj.


Ni promenis, rigardis kaj multe fotis. Sed mi foriris kun nur malmulta kompreno pri tio, kion ni vidis. Kial kelkaj vizaĝoj tiel malsamis de budhismaj figuroj, kiujn mi konis aliloke? Kiajn rakontojn kaŝis la ŝtonaj tegmentoj, kolonoj kaj muzikistoj? Du jarojn poste mi revenis kiel ĵurnalisto. Ĉi-foje mi volis pli ol fotojn.


Groto konservita kiel datumoj


Mia dua vojaĝo en la loko komenciĝis ne ĉe la klifo, sed en la Esplorinstituto de Yungang. Esploristoj montris al ni, kiel flugrobotoj, fotiloj kaj laserskaniloj estas uzataj por dokumenti la grotojn kaj konstrui tre precizajn tridimensiajn modelojn. Inter la montrataj rezultoj estis ankaŭ malpezaj 3D-presitaj kopioj de budhismaj skulptaĵoj.


3D-presitaj reproduktaĵoj eksponataj en la Esplorinstituto de Yungang


Unu el ili estas modelo de budho-kapo. La originalo neniam povus forlasi la monton, sed kopio farita el ciferecaj datumoj povas vojaĝi preskaŭ ĉien ajn. Laŭ la esploristoj, la 3D-registro de Groto 13 estis farita el pli ol 200 000 fotoj. La finita modelo okupas ĉirkaŭ 500 gigabajtojn kaj bezonas altkapacitan komputadon por prilaborado. Groto ĉizita antaŭ 1500 jaroj nun ekzistas ankaŭ kiel datumoj. La ŝtono restas en Shanxi, sed ĝia formo povas esti registrita, studata kaj reproduktata aliloke.


Rakonto de Norda Wei-dinastio en virtuala realo


Poste mi eniris alian version de Yungang per VR-okulvitroj. Mi jam antaŭe provis spertojn de virtuala realo. Plej multaj simple permesis al mi promeni tra rekonstruita spaco. Ĉi tiu metis min en rakonton. Dum momento mi sentis min kvazaŭ transportita reen al Norda Wei-dinastio. Princino de Norda Wei kaj imperia oficisto aperis kune. Ili gvidis min tra la grotoj, prezentis historiajn personojn ligitajn al ilia konstruado kaj klarigis, kial tiuj kavernoj estis kreitaj.


En la realaj grotoj la lumo estas malhela. Multaj skulptaĵoj troviĝas alte super la kapoj de vizitantoj, kaj homoj devas daŭre moviĝi. En virtuala realo mi povis alproksimiĝi al ĉizaĵoj apud la plafono kaj observi detalojn, kiujn mi apenaŭ rimarkis dum mia unua vizito. La virtuala sperto ne anstataŭis la verajn grotojn. Ĝi igis min voli reveni al ili. Ĝi montris al mi, kien rigardi.


Legi dinastion en ŝtono


Kun gvidisto ĉe mia flanko, la figuroj komencis rakonti alian historion. La konstruado de Yungang komenciĝis en 460 dum la Norda Wei-dinastio, fondita de Tuoba-klano de Xianbei-popolo. Nia gvidisto atentigis nin pri la larĝaj vizaĝoj kaj solidaj korpoformoj de kelkaj fruaj figuroj -- trajtoj asociitaj kun la norda arta stilo de tiu periodo. La plej konata frua grupo estas la Kvin Grotoj de Tanyao, nomitaj laŭ la monaĥo, kiu superrigardis ilian konstruadon. Iliaj gigantaj budhoj apartenis samtempe al la religia kaj politika mondo de Norda Wei. Dum mia unua vizito mi simple pensis, ke tiuj budhoj estas grandegaj. Starinte antaŭ ili denove, mi komencis vidi, kiel dinastio ĉizis en la monton kaj sian kredon kaj sian aŭtoritaton.


Budhaj statuoj de malsamaj grandecoj kaj formoj en Groto 5 de Yungang-grotoj


Sed Yungang ne montras nur la vizaĝon de Xianbei-popoloj. La gvidisto montris al ni arkaĵajn niĉojn, kies formoj devenis de hinda budhisma arto. Aliaj ornamaĵoj vojaĝis tra Centra Azio. Proksime troviĝis niĉoj formitaj kiel ĉinaj lignaj haloj, kun tegmentoj, kolonoj kaj apogiloj ĉizitaj rekte en ŝtono. En 2024 mi preterpasis tiajn detalojn. Ĉi-foje mi haltis por sekvi per la okuloj la liniojn de ŝtona tegmento. Tiuj elementoj ne restis apartaj. Ili renkontiĝis sur la samaj muroj. Budhismo venis al Ĉinio el ekstere, sed en Yungang ĝi iom post iom akiris lokan formon. Budho aperis sub ĉina tegmento. Ideoj vojaĝintaj tra Azio kuniĝis kun Xianbei-trajtoj kaj kun la arkitektura lingvo de la Centraj Ebenaĵoj. Nova formo de budhisma arto naskiĝis en Ĉinio. La ŝtonaj ĉizaĵoj ankaŭ helpis min vidi Datong alimaniere. Kiel ĉefurbo de Norda Wei, la urbo situis inter la Centraj Ebenaĵoj, la nordaj herbejoj kaj vojoj etendiĝantaj okcidenten. Historion de kultura interŝanĝo oni povis legi en vizaĝo, vestaĵo, kurbo de arko aŭ muzikilo ĉizita en la klifo.


Alia ideo sentigis min hejme. La grotoj esprimas kernan kredon de Mahajana Budhismo: ĉiuj sentantaj estaĵoj havas la eblon atingi budhecon. Krom la grandaj grotoj kreitaj sub kortega patroneco, pli malgrandaj niĉoj financitaj de familioj kaj individuaj kredantoj montras, kiom profunde budhisma sindediĉo eniris la ĉiutagan vivon. Kiel vjetnama vizitanto, mi samtempe sentis distancon kaj familiarecon. Mahajana Budhismo profunde influis la plimultan Kinh-popolon en Vjetnamio. Mi pensis pri la kaverno Huong Tich apud Hanojo, kie natura kaverno ankaŭ fariĝis sankta spaco formita de loka budhisma praktiko. La simileco ne kuŝas en identaj statuoj aŭ konstruaĵoj. Ĝi kuŝas en komuna procezo. Dum budhismo moviĝis tra Azio, ĉiu socio ricevis ĝin, adaptis ĝin kaj donis al ĝi lokan aspekton.


Rideto, kiun mi antaŭe ne vidis


Inter vicoj de solenaj vizaĝoj nia gvidisto montris al mi malgrandan figuron ridetantan kun videblaj dentoj. Tia esprimo estas malofta en budhisma skulpt-arto de tiu periodo. Ni ne scias, kial la metiisto ĉizis ĝin tiel. Sed la rideto donis al nekonata artisto de antaŭ 1 500 jaroj senton de individueco. En 2024 mi pasis apud ĝi sen rimarki.


La malgranda ridetanta figuro, kiun mi ne rimarkas dum mia unua vizito al Yungang-grotoj.


Post tio mi komencis pli atente rigardi ankaŭ aliajn detalojn, kiujn mi antaŭe pretervidis. En Groto 12, konata kiel la Muzika Groto, ĉielaj muzikistoj tenas liutojn, flutojn, tamburojn kaj aliajn instrumentojn. Kelkaj el tiuj instrumentoj atingis Ĉinion tra la okcidentaj regionoj kaj Centra Azio, poste ŝanĝiĝis en nova kultura medio. La muzikistoj konservas siajn pozojn jam de dek kvin jarcentoj. Ŝtono ne produktas sonon, tamen la groto ne sentigis sin silenta.


Groto 12 de Yungang-grotoj, konata kiel la Muzika Groto pro siaj riĉe ĉizitaj ĉielaj muzikistoj kaj muzikiloj


Tri grotaroj, tri ĉapitroj


Mi jam vizitis tri el la kvar plej konataj grotaroj de Ĉinio. En Mogao-grotaro de Dunhuang mi memoras fermitajn spacojn plenajn de murpentraĵoj kaj kolorigitaj skulptaĵoj. En Longmen ĉe Luoyang budhismaj figuroj rigardas el la klifoj super la rivero Yi, sub malferma ĉielo. Yungang estas alia. Ĝiaj skulptaĵoj havas fortan fizikan ĉeeston, kaj la grotoj preskaŭ ĉirkaŭas la vizitantojn. Pli grave, ili konservas formigan momenton, kiam Xianbei, la Centraj Ebenaĵoj kaj influoj vojaĝintaj tra Centra Azio renkontiĝis en norda Ĉinio. La tri lokoj ne estas simple variaĵoj de la sama temo. Ĉiu rakontas alian ĉapitron de la ĉina budhisma arto.


Se iam mi revenos al Yungang kun miaj vjetnamaj kaj marokaj amikoj, ni verŝajne denove faros multajn fotojn. Sed ĉi-foje mi haltos ĉe la malgranda ridetanta figuro, kiun ni iam preterpasis sen vidi. Yungang ne ŝanĝiĝis inter miaj du vizitoj. Ŝanĝiĝis mia maniero por rigardi ĝin.


Verkis kaj fotis: Bui Hai Mung







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio