| Shaanxi: Pordmalfermo plirapidiĝas, kapitalo facile trapasas |
| 2026-10-14 |
de Li Xiaoyan La 10-an de aŭgusto la provinca politiko de altnivela pordmalfermo de translandlima komerco de Shaanxi-provinco de Ĉinio oficiale ekvalidis, la unuaj 12 bankoj samtempe komencis la rilatajn servojn por 152 kvalit-agnoskitaj entreprenoj. Tia provo efektiviĝis en tri lokoj, Xi'an, Baoji kaj Xianyang, kaj profunde interligiĝas kun la reformado kaj novigado de la Shaanxi-a Liberkomerca Zono. La politiko aldonas novan financan dinamikon en la pordmalfermon de la provinco.
Post kiam la bankoj efektivigis la politikon de valut-faciliga rimedo, laŭ taksoj, entreprenoj, kiuj faris la provon, averaĝe ŝparis pli ol 200 presitajn kontraktojn kaj fakturojn monate, ŝparas 10 horojn da laborforta okupateco kaj pli ol 500 juanojn. La shaanxi-a filio de la Banko de Ĉinio jam pritraktis preskaŭ 30 000 aferojn por pli ol 70 gravaj eksterkomercaj entreprenoj, kun sumo de pli ol 17 miliardoj da usonaj dolaroj.
La ĉin-eŭropa kargotrajno (elveturita de Xi'an) estas alia grava funkcio de la pordmalfermo de Shaanxi al la tuta mondo. En la unua duono de 2026, el tie trajnoj ekiris 3 310-foje, kun jara kresko de 8.3%, kaj la funkciigkvanto, kargokvanto kaj pez-kontenera proporcio restas la unuaj en la lando dum 8 sinsekvaj jaroj. Post la faciligo de valuta kompensado, la kapital-cirkula efikeco de entreprenoj laŭlonge de la kargotrajna linio plue pliboniĝis, formante "duoblan motoron" kun la faciligo de dogana traktado. Krome, la agrikultura eksterkomerco de la Yangling-a Liberkomerca Areo de Shaanxi kreskas averaĝe je pli ol 20% jare, kaj la valuta faciliga politiko ankaŭ plue malaltigas la kostojn de agrikulturaj entreprenoj por eliri al eksterlandaj merkatoj. Ekde ĉi jaro, la Shaanxi-a Liberkomerca Zono formis 27 reformajn kaj novigajn modelojn, el kiuj 4 jam estis kopiitaj kaj disvastigitaj al la tuta provinco. La komerca medio de la provinco daŭre pliboniĝas: oni jam konstruis 4 sistemajn enmigrajn servajn centrojn, kaj la integrita pritrakta tempo de projektoj mallongiĝis je 70%. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|