Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Memorparko pri Ekiro de la Centra Ruĝa Armeo al la Longa Marŝo
2026-10-14

Okaze de la 90-jariĝo de la Longa Marŝo, indas viziti la gubernion Yudu de la urbo Ganzhou, la provinco Jiangxi de Ĉinio. Tie troviĝas grava historia loko: Memorparko pri Ekiro de la Centra Ruĝa Armeo al la Longa Marŝo.


En oktobro 1934, pli ol 86 000 soldatoj de la Centra Ruĝa Armeo renkontiĝis en tiu loko kaj trapasis la riveron Yudu, komencante la legendan 25 000-li-an Longan Marŝon. Tie troviĝas pluraj vizitindaj lokoj lige al la historio de la Longa Marŝo.


Unu el ili estas la Memorhalo pri Longa Marŝo, la nura landnivela muzeo dediĉita ekskluzive al la ekiro de la Centra Ruĝa Armeo.  Ĝi konservas pli ol 2 000 revoluciajn relikvojn, inkluzive de leteroj, dokumentoj, pajlaj sandaloj, vestaĵoj, armiloj kaj eĉ tabuloj uzitaj por konstruado de la flosantaj pontoj, per kiuj la Centra Ruĝa Armeo transiris la riveron Yudu.


Alia estas la monumento al la ekiro de la Longa Marŝo, alta je 19.34 metroj kaj kun la bazo larĝa je 10.18 metroj. Tiuj mezuroj aludas al la dato, kiam la Centra Ruĝa Armeo transiris la riveron Yudu, 18-a de oktobro 1934.


Proksime ĉe tie, la antikva haveno Dongmen estas la historia loko, kie la trupoj de la Centra Ruĝa Armeo efektive transiris la riveron Yudu. Krom vidi historian lokon, vizitantoj povas kompreni kiel la transiro okazis. Tie estas eksponaĵoj montrantaj kiel soldatoj uzis tabulojn kaj boatojn pruntitaj de lokanoj por konstrui flospontojn dum la nokto.


La Placo de Nova Longa Marŝo prezentas skulptaĵojn pri la Longa Marŝo kaj ankaŭ modelon de la raketo Longa Marŝo 5, kiel simbolo de daŭrigo de la spirito de Longa Marŝo en nuna epoko. Tie ankaŭ troviĝas mapo de la Longa Marŝo sur la planko, ebligante, ke vizitantoj vidu la tutan itineron de la Longa Marŝo.


Enirejo de la memorhalo


Monumento al Ekiro de Longa Marŝo


La antikva haveno Dongmen, kie la Centra Ruĝa Armeo transiris Yudu-riveron


Raketo Longa Marŝo 5: ekzemplo de daŭrigo de la spirito de Longa Marŝo en nuna epoko


La signifo de Longa Marŝo por la nuna mondo


La Longa Marŝo estas elstara simbolo de la rezistemo de la ĉina popolo kontraŭ subpremado fare de fremdaj potencoj kaj de la decido de ĉinoj lukti por la rajto efektive kaj memstare regi la propran vivon.


Fine de la Longa Marŝo, Ĉinio estis unuiĝinta kontaŭ la japanaj invadantoj, kaj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, la lando reakiris sian plenan suverenecon kaj metis finon en la maljustaj traktatoj, kiujn ĝi perforte subskribis dum Qing-dinastio.


Nuntempe, kiam la nacia suvereneco de multaj landoj estas en risko, gravas rememori la jenan aferon: Ĉinio pasigis jarcenton obeante fremdajn potencojn, kiuj ekspluatis ĉinojn senkompate, ŝtelis la valoraĵojn de la lando kaj lasis la ĉinan popolon en kompatinda mizero.


Nun, 90 jarojn post la fino de la Longa Marŝo, Ĉinio refoje estas mondpotenco, ĝia popolo forlasis malriĉecon, kaj la lando gvidas la teknologian konkuradon en pluraj sektoroj. La kamparanoj, kiuj marŝis 25 mil li-ojn, kreis la bazon por ke iliaj genepoj havu decan vivon. Tiu bazo nomiĝas suvereneco.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio