| Junaj talentuloj de la tuta mondo malkovris la Grandan Kanalon de Ĉinio |
| 2026-10-13 |
Aldonita al la Listo de Monda Heredaĵo de UNESKO en 2014 kiel la plej granda kaj plej vasta civil-inĝenieria verko antaŭ la industria revolucio kaj la plej antikva kaj plej longa artefarita navigebla akvovojo de la mondo, la Granda Kanalo de Ĉinio estas rimarkinda ekzemplo de la saĝeco, decidemo kaj kreemo de la ĉina popolo, kun historio de pli ol 2 500 jaroj. En septembro ĉi-jare, la programo Dialogo de Tutmondaj Junaj Gvidantoj (GYLD, laŭ la angla mallongigo) kondukis junajn talentulojn el diversaj landoj por konatiĝi kun la historio, la heredaĵo kaj la nuntempa signifo de la Granda Kanalo, antaŭenigante kulturan interŝanĝon kaj reciprokan lernadon. La vizito estis dividita en du partojn: de la 8-a ĝis la 11-a de septembro, la junuloj vizitis la nordan parton de la Granda Kanalo, komencante per la ĉefurbo Pekino, daŭrigante al Tianjin, kaj de tie al Liaocheng kaj Linqing en la provinco Shandong. La dua parto de la vizito, inter la 19-a kaj la 24-a de septembro, kondukis la delegacion al Yangzhou en la provinco Jiangsu, kaj poste al Shaoxing kaj Ningbo en la provinco Zhejiang. La kanalo, kiu antaŭenigis unuecon kaj prosperon Kun longeco de preskaŭ 3 200 kilometroj, la Granda Kanalo estas la plej longa kaj plej longhistoria artefarita kanalo de la mondo, kunligante kvin grandajn navigeblajn riverojn de Ĉinio, de nordo al sudo: Haihe-rivero, la Flava Rivero, Huaihe-rivero, Jangzio kaj Qiantang-rivero. La konstruado de la Granda Kanalo komenciĝis en 486 a.K. dum la periodo de Printempoj kaj Aŭtunoj, kiam la reĝo Fuchai de la regno Wu ordonis la fosadon de la kanalo Hangou, ligante Jangzion al Huaihe-rivero por faciligi la transporton de trupoj kaj provizaĵoj por milita kampanjo en la nordo. Dum la sekvaj jarcentoj, pluraj regionaj kanaloj estis malfermitaj, sed ne estis ligo inter ili. Nur en 605 la imperiestro Yang Guang de la dinastio Sui ordonis la kunligon de ĉiuj ekzistantaj kanaloj en unu sistemon. Poste, sub la gvido de imperiestro Kublai Khan en la dinastio Yuan, la vojo estis ŝanĝita kaj mallongigita inter 1281 kaj 1283, por ligi rekte la novkonstruitan ĉefurbon Dadu, nunan Pekinon, al Hangzhou, formante la ĉefan itineron, kiun ni nuntempe konas kiel la Grandan Kanalon Pekino-Hangzhou, 1794 kilometrojn longan. Dum sia historio de pli ol du jarmiloj, la Granda Kanalo ludis esencan rolon en la solidigo de la politika unueco kaj ekonomia stabiligo de Ĉinio, korektante la malegalecon de rimedoj inter nordo kaj sudo, antaŭenigante komercon kaj kulturan interŝanĝon inter diversaj regionoj de la lando, faciligante militan loĝistikon kaj certigante la provizadon de grenoj al la nordo. Eĉ nuntempe, la Granda Kanalo daŭre ludas rolojn gravegajn por la ĉina popolo, servante ne nur por navigado, sed ankaŭ por irigacio, akvoprovizado kaj preventado kaj mildigo de inundoj. Krom tio, pli lastatempe ĝi fariĝis unu el la motoroj de la evoluo de turismo en la lando. La Granda Kanalo en norda Ĉinio La malferma ceremonio de la turneo laŭ la Granda Kanalo okazis sur boato naviganta sur la Granda Kanalo, en la distrikto Tongzhou de Pekino, la 8-an de septembro. Ĉeestis la ceremonion la ĉina fotisto Liu Shizhao, 78-jara, kiu dum sia kariero dediĉis sin al fotado kaj dokumentado de la Granda Kanalo. Historiaj registraĵoj faritaj de la fotisto ornamis la tablon en la centro de la boato. "Vi devus observi ne nur la belajn pejzaĝojn laŭlonge de la kanalo, sed ankaŭ observi kiel vivas la homoj laŭlonge de ĝiaj bordoj," diris la fotisto al la junuloj, parolante pri sia laboro kaj diskonigante siajn rememorojn. En la pasinta jarcento, kun la apero de fervojoj kaj ŝoseoj, multaj sekcioj de la Granda Kanalo fariĝis sub-utiligitaj kaj eksuferis pro forlaso kaj poluado. La laboro de Liu, restarigante la memoron de la kanalo, ludis fundamentan rolon por ĝia rekupero kaj konservado. La boatvojaĝo permesis al la junuloj konatiĝi kun la Arbara Parko de la Granda Kanalo, observante la areojn por turismo kaj distro ĉirkaŭ la kanalo kaj ĝian esencan rolon en la disvolvado de la distrikto Tongzhou. Reveninte sur firman teron, ili vizitis tri templojn kaj la pagodon Randeng, konstruitajn ĉe la bordo de la Granda Kanalo. La sekvan tagon, la delegacio iris al la najbara urbego Tianjin, kie ili konatiĝis kun la Antikva Urbeto Yangliuqing. Krom la vizito al muzeoj kaj la historia arkitektura komplekso, la junuloj ankaŭ spektis akrobatajn prezentadojn kaj spertis la Novjaran Pentraĵon de Yangliuqing, unu el la plej reprezentaj tradiciaj artoj de Tianjin, kiu kombinas presadon kun pentrado.
Junaj talentuloj spertas akrobataĵon en la antikva urbeto Yangliuqing en Tianjin. En Liaocheng, la delegacio vizitis la turon Guangyue kaj la Asocion de Samlandanoj de Shanxi-Shaanxi, loko kiu gardas spurojn de la komerco laŭlonge de la Granda Kanalo kaj estas fama ankaŭ pro la belaj skulptaĵoj sur ŝtono kaj ligno. En Linqing, la ĉefaj vizitoj estis al la ĝardeno Wanyuan kaj al la Doganejo de la Granda Kanalo en Linqing, kiu gardas valorajn historiajn kaj arkeologiajn pruvojn de la komercaj interŝanĝoj laŭlonge de la kanalo.
Linqing-a Leonkato, hibrida raso de katoj, kies origino estas ligita al la komerco laŭ la Granda Kanalo La internaciaj junaj talentuloj estis ravigitaj de la leona kato de Linqing, raso de katoj karakteriza de la urbo, kiu aperis antaŭ pli ol 500 jaroj danke al la miksiĝo de lokaj katoj kun persaj katoj alvenintaj pro la komerco laŭlonge de la Granda Kanalo. La katoj, kiuj kutime havas malsamkolorajn okulojn, fariĝis simbolo de la kulturaj interŝanĝoj. Antaŭ la adiaŭo, la junuloj, kiuj komence de la vojaĝo estis kompletaj fremduloj kaj fine de ĝi jam estis interagantaj kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj, okazigis salonon por diskuti tion, kion ili lernis dum la vizito. La Granda Kanalo en orienta Ĉinio La vizito al la Granda Kanalo en orienta Ĉinio komenciĝis en Yangzhou, urbo situanta ĉe la kunfluo de la Granda Kanalo kun Jangzio, estante ankaŭ la loko, kie la fosado de la antikva kanalo Hangou komenciĝis, do ĝi estas la lulilo de la Granda Kanalo kaj ankaŭ ĝia plej strategia punkto. Tie la junuloj vizitis la Muzeon de la Granda Kanalo de Ĉinio, kiu kombinas la ekspozicion de artaj kaj arkeologiaj trezoroj kun merĝaj spertoj por rakonti la historion kaj heredaĵon de la kanalo. La delegacio ankaŭ vizitis la Ekologian Parkon de la Granda Kanalo kaj la Kluzon de Shaobo, kies historio reiras al la dinastio Ming, sed nuntempe funkcias per modernaj teknologioj. La sekvan tagon, la eksterlandaj talentuloj provis tradiciajn ĉinajn vestaĵojn el la ora epoko de la Granda Kanalo kaj vizitis la faman lagon Shouxihu -- poŝtkarto de la urbo.
La Kluzo de Shaobo en Yangzhou estas grava punkto de la Granda Kanalo. En Shaoxing, la delegacio konatiĝis kun la laboro de revigligo de la parkoj ĉirkaŭ la kanaloj, vizitis la Muzeon de la Kanalo de orienta Zhejiang, promenis ĉirkaŭ la antikvaj kanaloj de la antikva urbocentro, kaj lernis pri la loka tradicio de produktado de huangjiu, alkoholaĵo rezultanta de la fermentado de rizo.
Studentoj, kiuj kolektiĝas ĉe kanalo en Shaoxing por praktiki olepentradon, salutas la delegitaron de GYLD. La vizito al Shaoxing finiĝis per merĝa kultura sperto per nokta krozo sub la temo "sonĝante pri Shaoxing". Sur boato simila al tiu uzita en Pekino, la junuloj konatiĝis kun lokaj popularaj rakontoj, rakontitaj per plurmediaj projekciadoj kaj teatraj spektakloj sur la bordoj de la Granda Kanalo. En Ningbo, urbo, kie la Granda Kanalo renkontas la Maran Silkan Vojon, la internaciaj junaj talentuloj vizitis la Asocion de Samlandanoj Qing'an, kie ili kunvenis kun lokaj fakuloj por lerni pri la historio kaj graveco de la Granda Kanalo kaj la aktualaj politikoj rilataj al ĝia konservado. La delegacio ankaŭ promenis en Ningbo, historia areo ĉe la bordoj de la grandaj riveroj, kiuj transiras la urbon. En la loko troviĝas historiaj konstruaĵoj, inter ili la katolika preĝejo de Jiangbei, fondita de francaj misiistoj, kaj la malnova konstruaĵo de Siemens, konstruita per brikoj importitaj el Germanio. La evento finiĝis per salono, en kiu ĉiu junulo prezentis foton faritan dum la vojaĝo, uzante ĝin kiel inspiron por paroli pri siaj spertoj kaj lernado dum la vizitoj al diversaj sekcioj de la Granda Kanalo. Impresoj pri la Granda Kanalo "Estas ĉiam pli forta la sento, ke la Granda Kanalo ligas ne nur urbojn, sed ankaŭ homojn, kulturojn, komercon kaj ideojn. Kio plej imponis min estis kompreni Ĉinion preter la libroj," resumis la niĝeriano Uzodinma Chinenye Gerlof, postdoktora esploristo ĉe la Akademio Zono kaj Vojo de la Universitato de Lingvoj kaj Kulturoj de Pekino. Kiel juna sinologo dediĉita al la studo de la rilatoj de Ĉinio kun aliaj landoj, Uzodinma vidas la sperton de Ĉinio kiel necesan komplementon al la akademia studo. "Ni vizitis tiujn lokojn, observis la arkitekturon, aŭskultis rakontojn kaj interŝanĝis ideojn kun diversaj homoj," listigas la esploristo. La pakistana junulino Jazbia Shirin, postdoktora esploristo ĉe la Altlernejo pri Medio kaj Energio de la Universitato de Pekino, situanta en la urbo Shenzhen de Guangdong-provinco, havas similan rakonton: "Antaŭe, mi konis la Grandan Kanalon kiel la grandan inĝenieran projekton de la antikveco priskribitan en la libroj. Dum la vizito, mi povis senti, ke ĝi ne estas nur aro da ruinoj de la pasinteco, sed vivanta, bela kaj aktiva parto de la modernaj ĉinaj urboj." Jazbia asertas, ke kontemplante historiajn lokojn kaj urbajn scenojn, ŝi kapablis imagi generaciojn de homoj, kiuj tie vivis kaj vojaĝis tra tiuj akvoj. "Kanaloj ne estas nur por transportoj, ili portas kulturon, historion, lingvojn kaj rakontojn." Ŝi ankaŭ emfazas, ke irante de unu urbo al alia, eblas rimarki kiel kulturaj influoj alportitaj de la Granda Kanalo miksiĝis, donante unikan identecon al ĉiu loko: "Laŭlonge de la Granda Kanalo en Liaocheng, la ĝardenoj miksas la rigidecon de la norda arkitekturo kun milda tuŝo de la suda arkitektura tradicio." Doktoriĝantino pri financoj ĉe la Instruista Universitato de Pekino, Romana Akhter, el Bangladeŝo, emfazas la novajn amikecojn, kiujn ŝi faris dum la vojaĝo kaj la interŝanĝon de scioj alportita de la aktivaĵo: "Mi sentas, ke mi multe lernis de ĉiu kaj akiris multan inspiron por la estonteco antaŭ mi. La kanalo vere kunligas homojn." Spertoj por la mondo El historia vidpunkto, la Granda Kanalo estis fundamenta por la nacia integriĝo de Ĉinio, faciligante interŝanĝojn ne nur komercajn, sed ankaŭ kulturajn, kiuj eĉ hodiaŭ povas esti identigitaj en la unika vivmaniero, kiu disvolviĝis laŭlonge de ĝiaj bordoj. Por landoj kiel Brazilo, kiuj ankoraŭ ne sukcesis superi ĉiujn siajn internajn diferencojn, la Granda Kanalo povas esti inspiro por alfronti tiun grandegan defion, kiu estas esenca por la solidigo de koĥera nacia spirito. Krome, la Granda Kanalo estas historia sperto, kiu montras al ni la ĝustajn valorojn serĉendajn de la tutmondiĝinta mondo: ĝi montras al ni, ke progreso rezultas de interŝanĝoj kaj ne de izoliteco. Estas surbaze de tiu kompreno, ke ĉina prezidanto Xi Jinping proponis al la mondo la konstruadon de la homara komunumo kun komunuma estonteco. Dum kelkaj landoj insistadas por imponi sin kiel hegemonian potencon, sen respekti la suverenecon de aliaj kaj pretaj eĉ uzi militforton por subpremi aliajn naciojn, Ĉinio klopodas por antaŭenigi plurflankismon gvidatan de reciproka respekto, de la profundigo de interŝanĝoj kaj de kunlaboro celanta reciprokan profiton. Ankaŭ indas rimarki, ke la nuna administrado de la kanalo estas ekzemplo de la sindevontigo de Ĉinio al verda evoluo kaj al la konservado de sia historia heredaĵo man-en-mane kun la teknika progreso. En Yangzhou, ekzemple, la Granda Kanalo suferis pro poluado kaŭzita de la kemia industrio ekde la 1950-aj jaroj. La fabrikoj estis translokigitaj kaj nuntempe la purigado de industria rubakvo estas deviga, tiel ke la riveroj kaj kanaloj de Ĉinio prezentis sinsekvajn plibonigojn en akvokvalito. Ĉirkaŭ la Granda Kanalo, belaj parkoj kaj rezervejoj estis konstruitaj kaj plibonigitaj, ofertante libertempon al la loĝantaro kaj kontribuante al konservado de naturaj rimedoj kaj biodiverseco, surbaze de la antikva ĉina koncepto de serĉado de harmonio inter la homo kaj la naturo. La konservado de la historia kaj kultura heredaĵo de la Granda Kanalo ne okazas senigante la homojn ĉe ĝiaj randoj je ekonomia prospero. Male, tiu heredaĵo estas konvertita en motoron de disvolvado por plibonigi la vivojn de la homoj kaj fortigi la ligon de la lokaj komunumoj kun ĝia konservado. En mondo pli kaj pli profunde markita de la efemereco kaj de la kultura industrio kaj de la cifereca medio, kie aferoj estas faritaj ne por daŭri, sed nur por esti forĵetita baldaŭ post plenumi komercan rolon, la Granda Kanalo, kun sia antikva historio, memorigas al ni, ke la konstruado de longdaŭra heredaĵo estas ebla kaj dezirinda. La komuna estonteco, kiun ni serĉas, devas esti konstruita kun la sama decidemo kaj saĝeco, kiuj starigis tiun ĉi plurjarmilan kanalon. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|