| Shaanxi okazigas la 12-an Internacian Silkvojan Artfestivalon |
| 2026-10-12 |
La 11-an de oktobro, la 12-a Internacia Silkvoja Artfestivalo oficiale malfermiĝis en Xi'an, Shaanxi, Ĉinio.
La festivalo tenas la celon "festeno de silkvojaj artoj, ponto de interligitaj koroj, festo de la popolamasoj", kun la temo "silkvoja komuna koro, ĉe ni kuniras artoj". Ĝi starigis kvar sekciojn: malferma kaj ferma ceremonioj, sceneja arta prezentado, artaj ekspozicioj kaj internacia kultura interŝanĝo.
Ekde fondiĝo en 2014, la festivalo jam altiris entute artistojn kaj artajn grupojn el pli ol 120 landoj kaj regionoj, kun pli ol 340 elstaraj teatraĵoj kaj pli ol 4 900 artaĵoj pri belarto, kaligrafio, fotografio kaj nemateria kultura heredaĵo, kaj ĝi jam fariĝis grava platformo por antaŭenigi interligon de koroj, plifortigi kulturan interŝanĝon, antaŭenigi reciprokan lernadon inter civilizacioj kaj heredigi kaj disvastigi la silkvojan spiriton. Dum ĉi tiu festivalo, 51 teatraĵoj kaj 83 prezentadoj sinsekve aperas, kovrante diversajn artformojn kiel operon, danc-teatraĵon, dramon kaj aliajn. Ĝi kunvenigas pintajn artajn grupojn kaj famajn artistojn por prezenti al la publiko aŭd-vidan festenon de multkultura interfluo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|