Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La kvina volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio"
2026-10-12

de Ivan Cardillo*


La kvina volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" kolektas 91 paroladojn kaj skribaĵojn de la ĉina gvidanto de majo 2022 ĝis decembro 2024, dividitajn en 18 temajn sekciojn. Publikigita samtempe en la ĉina kaj en la angla fare de la Fremdlingva Eldonejo de Ĉinio en 2025, la libro celas informi la enlandan kaj internacian publikon pri la plej freŝaj evoluoj de la penso de Xi Jinping kaj plifortigi la ideologian koheron ene de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) -- akcentante la "kvar konsciojn", "kvar fidojn", "du prizorgojn" de la gvida rolo de Xi Jinping.  


Kompare kun la antaŭaj volumoj, la kvina libro elstarigas la formulon de "modernigo laŭ la ĉina stilo" kiel strategian kernon, kune kun novaj terminoj kiel "disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn adaptiĝante al la lokaj kondiĉoj" kaj "tutproceza popola demokratio".


La libro konstatas kontinuecon (ekz. engaĝiĝon por la post-pandemia rekonstruo, la mildigo de malriĉeco, la centran rolon de la partio) kaj novecon (emfazon de la tutmondaj iniciatoj de Xi Jinping -- disvolviĝo, sekureco, civilizacio -- kaj de la kunlaboro "Sud-Suda"). La strukturo restas tema kaj kronologia, kiel en la antaŭaj libroj, sed ĉi tiu lasta eldono akcentas demandojn kiel profundajn reformojn, altnivelan malfermiĝon, ĉiuflankan nacian sekurecon kaj "grandan disvolviĝon de la popola demokratio".


La volumo ricevis ampleksan kovradon de la oficialaj ĉinaj amaskomunikiloj kaj akademian debaton, kiuj substrekas ĝian gravecon por kompreni la novan ĉapitron de la socialismo kun ĉinaj trajtoj de la nova epoko. En la sekvaj paragrafoj estas detale ekzamenataj la strukturo, la ĉefaj temoj kaj reprezentaj citaĵoj (en la ĉina kaj la angla), komparante kontinuecon kaj novigojn kun la antaŭaj volumoj I-IV.  


Fono de la publikaĵo kaj oficialaj komentoj


La partiaj organoj substrekas, ke la verko dokumentas "kiel la Centra Komitato de KPĈ, kun Xi Jinping havanta gvidan rolon, faris konkretajn paŝojn por la konstruado de moderna socialisma socio en ĉiuj aspektoj, en kompleksa internacia fono kaj kun defiaj internaj taskoj". Laŭ la Fremdlingva Eldonejo, la libro estas konceptita por helpi al funkciuloj kaj civitanoj "kompreni kaj apliki la penson de Xi Jinping" kaj plifirmigi la gvidan rolon, akcentante la "kvar konsciojn, kvar fidojn kaj du prizorgojn", kaj orientante ilin al unueco en la plenumo de la plano de la 20-a tutlanda kongreso de la partio.


Rilate al la ekstera flanko, oni asertas la celon informi la internacian komunumon pri la plej freŝaj ĉinaj ideologiaj evoluoj kaj pri la "aliro kaj ideoj" de Pekino, precipe per la novaj tutmondaj iniciatoj (pri disvolviĝo, sekureco kaj civilizacio) promociitaj de Xi Jinping. Resume, la oficiala fono poziciigas la kvinan volumon kiel daŭrigon de la longa serio de publikaĵoj konceptitaj kiel fono/fenestro al la "ĉina modelo" kaj al la penso de Xi Jinping en la nova jarmilo.


Enhavo kaj strukturo de la kvina libro


La libro estas organizita en 18 temajn sekciojn, ĉiu el kiuj estas dediĉita al specifa kampo (ekz. "modernigo laŭ la ĉina stilo", "profundaj reformoj", "altnivela pordmalfermo", "nacia sekureco", "moderna socialisma kulturo", "unu lando, du sistemoj", "tutmonda partnereco" ktp).


Ene de ĉiu sekcio la tekstoj estas aranĝitaj laŭ kronologia ordo. Kompare kun la antaŭaj volumoj (kiuj havis 18-21 sekciojn), la kvina konfirmas la strukturon de kolekto laŭ temoj.


La ĉefaj kontribuoj inkluzivas: la raporton al la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ (oktobro 2022), paroladojn pri la lanĉo de la vojo de "ĉina modernigo" (ekz. la parolado ĉe la nacia radio en februaro 2023), paroladojn dum la leĝdonaj kunsidoj (ekz. ĉe la Tutlanda Popola Kongreso en marto 2023), komentojn pri la partiaj dokumentoj (plenumoj kaj plenaj kunsidoj), paroladojn pri ekonomiaj politikoj (novkvalita disvolviĝo de la produktado, agrikulturo, duobla cirkulado), pri edukado, esplorado, talentuloj, pri la "tutproceza popola demokratio", pri la socialisma kulturo kaj civitana protekto, pri la medio kaj "bela Ĉinio", pri la defendo kaj la armeo, pri la aferoj de Hongkongo/Makao kaj Taiwan, kaj pri internaciaj iniciatoj (la homara komunumo de komuna estonteco, Sud-suda kunlaboro, "La Zono kaj Vojo", G20, Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, ktp).


Entute, la kvina libro kovras larĝan gamon de agadoj: de celebraj tonoj (forta nacio, granda reprosperiĝo) ĝis teknikaj partoj pri politikoj (ekz. novaj iloj por ekonomia reformado), kaj eĉ tutmondaj sloganoj (ekz. konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco). La lingvaĵo estas tipe tiu de la ĉina gvidanto, kun abundo da historiaj citaĵoj; la oficiala angla teksto elstarigas gvidajn terminojn kiel "altkvalita modernigo", "reformado por nova epoko" kaj "tutmondaj iniciatoj".  


Ĉefaj temoj


Inter la plej gravaj temoj de la kvina volumo elstaras la difino de "ĉina modernigo": Xi Jinping invitas konsideri ĝin kiel kompleksan kaj ĉion-entenan procezon, gvidatan de KPĈ kaj celantan la bonfarton de la popolo. Kiel substrekas oficiala ĉefartikolo, "la ĉina modernigo estas esence la socialisma modernigo gvidata de la partio, en kiu la popolo estas ĉiam la ĉefa subjekto. Ĝi implikas tre vastan kaj profundan disvolviĝon: ĝi realigas la komunan prosperon de la tuta popolo, la kunordigon inter materiala kaj spirita civilizacioj, la harmonion inter homoj kaj naturo, kaj modernan vojon de paca disvolviĝo".  


Ĝi estas la nova politika gramatiko, kiun la kvina libro aktualigas kompare kun la antaŭaj. Xi Jinping mem plurfoje substrekas, ke la centra tasko de la nova vojo estas "antaŭenigi la grandan aferon de la ĉina modernigo".


Alia fundamenta temo estas la feliĉo de la popolo kiel la lasta celo de la disvolviĝo. Xi Jinping rimarkas, ke "la feliĉo kaj bonfarto de la popolo estas la lasta celo por la promocio de la altkvalita disvolviĝo". 


Ĉi tiu formulo bone resumas la retorikon de Xi Jinping: ĉiu granda politika kaj ekonomia plano estas pravigita kiel ilo por konkrete plibonigi la vivon de milionoj da homoj, plifortigante la "ordoplenan socian ordon" sen internaj konfliktoj.


Rilate al la pordmalfermo, la libro emfazas la tutmondajn iniciatojn de Xi Jinping. Ili estas gvidaj principoj por alfronti la defiojn de disvolviĝo, sekureco kaj kultura dialogo en la mondo.  


Ĉi tiuj konceptoj, novaj kompare kun la antaŭaj volumoj, aperas en la kvina libro kune kun la ideo de "komuna estonteco", kiu nun estas firma punkto de la ĉina internacia temo.


Kontinueco kaj novaĵoj kompare kun la antaŭaj volumoj 


En la kvin volumoj de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" oni rimarkas gvidfadenon: la konstruado de la doktrino de Xi Jinping, la emfazo pri la centreco de la partio kaj pri la popola disvolviĝo.


Kontinueco: kiel la antaŭaj kvar volumoj, la kvina rekonfirmas la superecon de KPĈ, la "penson de Xi Jinping" kiel gvidilon, la prioritaton al la kvalita ekonomia disvolviĝo, la nacian sekurecon (ĝis ankaŭ la "kultura sekureco" kaj cifereca sekureco) kaj la superecon de la partio en la enlanda politiko. Ekzemple, jam en la kvara volumo (2022) oni insistis pri la "servado al la popolo" kaj pri la absoluta gvidado de KPĈ.


Simile, konceptoj kiel "popola demokratio" kaj "harmonio sub la gvidado de partio" trairas ĉiujn librojn, adaptiĝante al la okazaĵoj (ekz. la batalo kontraŭ malriĉeco en la kvara volumo).


Novaĵoj: kompare kun la antaŭaj volumoj, la kvina klare rimarkigas du novajn aksojn. Unue, ĝi metas en la centron la ĉinan modernigon kiel la veran ĉefan akson de la nova fluo (temo jam menciita en la 20-a Tutlanda Kongreso en 2022).  


En la antaŭaj volumoj la "modernigo" ĉeestis, sed kiel parto de pli larĝaj paradigmoj (ekz. la ĉina revo). Ĉi tie ĝi fariĝis ŝlosila vorto kaj eksplicita referencpunkto. Due, ĝi formale kaj plurfoje enkondukas la tutmondajn iniciatojn (disvolviĝo, sekureco, civilizo), indikante turnopunkton en la diplomatia lingvaĵo kompare kun la pasinteco (en la volumoj I-III temis ĉefe pri komuna estonteco; en la kvara aperas la tutmondaj iniciatoj, sed sen tiom da emfazo). 

 

Krome, la kvina volumo disvolvas novajn konkretajn konceptojn ligitajn al la reformadoj kaj al la modernigo, kiel "konstrui latentajn fortojn en la sciencaj kampoj", "promocii merkat-ekonomian sistemon de pli alta nivelo" kaj "fortigi la centrojn de teknologia novigo" (kelkaj el tiuj aperas en paroladoj en la libro), markante rompon kun la pli ĝeneralaj kaj pli ideologiaj formuloj de la antaŭaj volumoj.


Konkludoj


La kvina libro de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" prezentas sin kiel koheran etapon en la laboro de sistemigo de la penso de la ĉina gvidanto, samtempe kun renovigita enhavo. Unuflanke, ĝi fortigas la antaŭan doktrinan kadron (centreco de KPĈ, oficiala doktrino, ĉina vojo al la disvolviĝo); aliflanke, ĝi enkondukas ŝlosilajn vortojn de la tria fazo de lia mandato, kiel ĉina modernigo kaj la tri tutmondaj iniciatoj.


Kompare kun la volumoj I-IV, la emfazo progresive pasas de la simpla prezentado de rezultoj al la difino de pli detalaj strategioj (ekonomiaj reformadoj, scienca novigo, tutmonda aliro). Tiusence, la publikaĵo funkcias kaj kiel kompaso por la internaj kadroj (plenumi la celojn de la 20-a Tutlanda Kongreso) kaj kiel signalo al la ekstero pri la diplomatiaj prioritatoj de Ĉinio.  


Finfine, la analizo montras, ke la kvina volumo daŭrigas la doktrinan linion de la antaŭaj verkoj, sed kun konsiderinda reliefigo de la lasta politika ciklo. La kontinuecoj baziĝas en la retorika stilo kaj en la ĝeneralaj trajtoj de la penso de Xi Jinping, dum la novaĵoj estas reprezentataj de la fokusigo al novaj konkretaj celoj kaj konceptoj adaptitaj al la aktualaj defioj (internaciaj krizoj, teknologia konkurenco, klimata krizo).


Tiu ĉi recenzo substrekas, ke por tute kompreni la kvinan volumon, estas utile konsideri ĝin kaj kiel aŭtonoman kaj programan dokumenton, kaj kiel la lastan ringon de doktrina sagao, kiun la antaŭaj kvar volumoj progresive rakontis kaj kreskigis.


*Profesoro Ivan Cardillo estas prezidanto de la Instituto de Ĉina Juro kaj prezidanto de la Asocio por la Ekonomia kaj Entreprena Disvolviĝo Italio-Ĉinio (ASEIIC), promocianto de la Ital-ĉina Forumo por Komerca Disvolviĝo.


Esperantigita de Chen Meibao

Projektita de Chen Ji






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio