| Shaanxi protektas antikvajn arbojn pli-ol-5 000-jarajn |
| 2026-10-09 |
el Shaanxi-ĵurnalo La 23-an de septembro en la 25-a sesio de la 14-a Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Shaanxi-provinco oni voĉdonis kaj aprobis la nove reviziitan "Regularon pri Protektado de Antikvaj Arboj kaj Famaj Arboj de Shaanxi-provinco". La regularo ekvalidos la 1-an de novembro 2026.
La regularo preskribas, ke la provinco protektas antikvajn arbojn kaj famajn arbojn pli-ol-5 000-jarajn. La lokaj registaroj devas starigi protektan teamon konsistantan el la administra fako pri antikvaj arboj, fakuloj kaj ĉiutagaj prizorgaj respondeculoj, kaj organizi ĉiutagan kontroladon kaj prizorgadon. La provinca komitato pri urba verdigo devas organizi fakulojn de arbara scienco, fitopatologio, grundoscienco kaj kulturaĵa protektado, por doni teknikan gvidadon al la protekto kaj prizorgado de la arboj. La regularo instigas altlernejojn, scienc-esplorajn instituciojn, botanikajn ĝardenojn kaj aliajn organizojn fari sciencajn esplorojn pri arba kreskado, prizorgaj teknikoj, multiplikado kaj kultivado, disvastigi kaj apliki scienc-esplorajn rezultojn, kaj antaŭenigi la daŭripovan evoluon de rimedoj de tiaj arboj. La komitato, laŭ la postuloj de la landnivela komitato, organizas en ĉiu deka jaro ĝeneralan esploradon pri antikvaj arboj kaj famaj arboj. Dum la intervalo de la esploradoj, la administraj fakoj pri la arboj devas fari kompletigajn esplorojn de la arboj. En la laboroj de ĝenerala esplorado, kompletigaj esploroj kaj identigo de antikvaj arboj kaj famaj arboj, la fakoj povas organizi identigon de antikvaj arboj kaj famaj arboj. Organizoj kaj individuoj estas bonvenataj por liveri informojn pri antikvaj arboj kaj famaj arboj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|