| 40 588 vagonaroj! La plej granda fervoja ranĝostacio de Ĉinio (Xinfengzhen-stacio) denove atingis historian maksimumon |
| 2026-10-08 |
La 4-an de oktobro la taga traktado de varvagonaroj ĉe la stacio Xinfengzhen de xi'an-a sekcio sub la Ĉina Fervoja Grupo, la plej granda fervoja ranĝostacio de la lando kaj ĉefa loĝistika centro de la ĉina provinco Shaanxi, atingis 40 588. La nombro denove rompis historian rekordon.
Xinfengzhen-stacio estas la ĉefa transita centro (en Xi'an) de ĉin-eŭropa kargotrajno kaj grava loĝistika nodo de "La Zono kaj Vojo". Ĝi ĉefe plenumas ŝlosilajn taskojn kiel reorganizon kaj transŝarĝon de vagonaroj ĉin-eŭropaj kaj ĉin-centraziaj kaj replenigon de malplenaj vagonoj ĉe Xi'an-a Internacia Havenstacio. Ĝi certigas la glatan translandliman komercon por shaanxi-a pordmalfermo. La stacio havas 353 trakojn kaj ĉiutage traktas proksimume 34 000 varvagonarojn. Averaĝe, vagonaro forveturas el la stacio ĉiun 3an minuton. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|