Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: okazos 33-a Ĉina Yangling-a Agrikultura Alt-teknologia Foiro de la 25-a ĝis la 29-a de oktobro
2026-09-28

de Qin Sheng


De la 25-a ĝis la 29-a de oktobro okazos en Yangling-distrikto de Xianyang-urbo, Shaanxi-provinco, la 33-a Ĉina Yangling-a Agrikultura Alt-teknologia Foiro kaj la Agrikultura Ekspozicio de ŜKO (Ŝanhaja Kunlabora Organizo). Ĉi-jara foiro havas la temon "novproduktivaj fortoj, nova estonteco de agrikulturo", kaj unuafoje malfermis ekskluzivan ekspoziciejon por la ŜKO-a agrikultura ekspozicio kaj specialan ekspozicion pri sekec-tera agrikulturo kaj retan ekspoziciejon.



La foiro, komencita en 1994, jam okazis 32 fojojn. Ĝi estas foiro aŭtentikita de la Tutmonda Asocio pri Ekspozicia Industrio, landa 5A-nivela ĉiufaka agrikultura ekspozicio, kaj ĉina fama marko, konata kiel la "Olimpikoj" de la agrikultura kampo. Dum multaj jaroj, la foiro akumule kunigis pli ol 30 mil agrikultur-rilatajn entreprenojn kaj scienc-edukajn instituciojn el 34 provincoj (aŭtonomaj regionoj, municipoj) de la lando kaj pli ol 80 landoj kaj regionoj tutmonde, altiris pli ol 35 milionojn da komercistoj kaj vizitantoj, kaj eksponis pli ol 200 mil diversajn projektojn kaj produktojn.


Ĉi-jara foiro daŭre profundigos la "integriĝon surloke kaj rete, kombinon en- kaj ekster-pavilone, kunligon subtegmente kaj subĉiele", konstruos kvaropan ekspozician strukturon konsistantan el endoma ekspozicio, surkampa ekspozicio, interreta ekspozicio kaj transmara ekspozicio. La totala areo de la foiro estas 140 mil kvadrataj metroj, kun 9 ĉefaj ekspoziciejoj, inkluzive de la ejoj por altteknologiaj agrikulturaj atingoj, internacia agrikultura interŝanĝa kaj kunlaboro, praktikaj agrikulturaj teknologioj, internacia agrikultura ekipaĵa prezentado kaj moderna loka agrikulturo. Nun pli ol 2 mil entreprenoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj jam konfirmis sian partoprenon.


La samtempe okazonta agrikultura ekspozicio de ŜKO havas la temon "profundigi pragmatan kunlaboron, kune desegni disvolvan planon". De post sia fondiĝo en 2022, la ekspozicio jam estis sukcese okazigita 4 fojojn sinsekve. Ĉi-jara ekspozicio starigos specialajn ekspoziciajn zonojn por ŜKO-membroj pri iliaj agrikulturaj altteknologiaj atingoj, kaj translandlima konsumado. En la ekspozicio okazos 9 ĉefaj agadoj, inkluzive de ŜKO-a moderna agrikultura disvolva rondtabla konferenco kaj ŜKO-a agrikultura kunlaboro kaj disvolva konferenco.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio