Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto faris interparolon kun usona prezidento en Blanka Domo
2026-09-26


Ĵaŭde matene ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun usona prezidento Donald Trump en la Ovala Oficejo de la Blanka Domo. Xi akcentis, ke la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj teamoj okazigis novan raŭndon de konsultoj kaj atingis novan komunan aranĝon, kio estas bona novaĵo por la industrioj de ambaŭ landoj, por la ordinaraj homoj kaj eĉ por la tutmonda ekonomio. Kunlaboro estas dudirekta vojo; la stabileco de la ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj postulas kaj plilongigon de la kunlabora listo kaj mallongigon de la problemlisto. Se oni persistos en la spirito de egaleco, respekto kaj reciproka profito, oni povos trovi eliron por solvi la problemojn. Li esperas, ke ambaŭ flankoj iru unu al la alia, persistu ĉe la orientiĝo de reciproka profito kaj gajno, kaj antaŭenpuŝu la daŭran kaj stabilan disvolviĝon de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj.


Ĉinio kaj Usono ambaŭ estas grandaj landoj en artefarita intelekto; la du flankoj havas konkurencon kaj des pli povas kunlabori. Ili devus elmontri siajn proprajn fortojn anstataŭ starigi barojn unu kontraŭ la alia. La du flankoj povas daŭrigi la dialogon pri artefarita intelekto, interŝanĝi opiniojn pri ĝiaj riskoj kaj avantaĝoj, kaj kune preventi la misuzon kaj malbonuzon de artefarita intelekto. Oni devas konservi la homan regadon super la teknologio de artefarita intelekto, persisti ĉe la konceptoj de homcentrismo kaj strebado al bono, kaj lasi artefaritan intelekton servi al la progreso de la homaro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio