Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris interparolon kun Donald Trump en Ovala Oficejo de Blanka Domo
2026-09-26

Ĵaŭde matene ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun usona prezidento Donald Trump en la Ovala Oficejo de la Blanka Domo.



Xi diris, ke la nova difino de la konstruemaj strategiaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono spegulas la realon de la ĉin-usonaj rilatoj kaj ankaŭ esprimas la atendojn pri la estonteco; ĝi estas grava paŝo al la ĝusta maniero de kunvivado de la du landoj. La du flankoj devas transformi ĉi tiun vizion en agojn kaj krei pli stabilan, pli sanan kaj pli daŭripovan estontecon de la ĉin-usonaj rilatoj.


Xi akcentis, ke konstrui la konstruemajn strategiajn stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono ne estas provizora rimedo, nek afero farebla en unu tago. Ĉiuj departementoj, ĉiuj kampoj kaj ĉiuj niveloj de la du landoj devas moviĝi (klopodi por realigi la celon), ne malatenti bonajn agojn eĉ se ili estas malgrandaj, kaj ne fari malbonajn agojn eĉ se ili estas malgrandaj, kaj per la spirito de "enbatado de najlo" bone efektivigi la konsentojn atingitajn de la du flankoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio