Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris paroladon en bonveniga ceremonio en la Blanka Domo
2026-09-25

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde matene ĉeestis la bonvenigan ceremonion aranĝitan de usona prezidento Donald Trump kaj faris paroladon en la Blanka Domo.



Li diris, ke li tre ĝojas fari ŝtatan viziton al la bela lando, kaj li dankas prezidenton Trump kaj lian edzinon pro la varma gastigo. Nome de la pli ol 1.4 miliardoj da ĉinaj popolanoj, li esprimas sincerajn salutojn al la usona popolo kaj varmajn gratulojn pro la 250-a datreveno de la sendependiĝo de Usono.


"Ĉinio kaj Usono estas ambaŭ grandaj landoj, kaj la ĉina popolo kaj la usona popolo estas ambaŭ grandaj popoloj. Ĉi-foje, invitite de prezidento Trump, mi vizitas Usonon por heredigi amikecon, por vastigi kunlaboron kaj por plibonigi la bonfarton de la popoloj de la du landoj."


"Frontante la ŝanĝojn de la nuna mondo, de la epoko kaj de la historio, la du grandaj landoj Ĉinio kaj Usono portas la historian respondecon antaŭenigi la disvolviĝon kaj progreson de la homaro."


"Dum la vizito de prezidento Trump en Ĉinio ĉi-jare, ni unuanime konsentis konstrui konstruemajn strategiajn stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kio estas vaste bonvenigata de la popoloj de la du landoj kaj de la internacia komunumo. Mi volas klopodi kune kun prezidento Trump por gvidi ĉi tiun grandan ŝipon de la dulandaj rilatoj al stabila kaj longdaŭra vojaĝo."


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio