| Shaanxi: Publikigita la unua listo pri provincnivelaj kulturaj heredaĵoj de protektataj loknomoj |
| 2026-09-23 |
de Yang Xiaoling La 20-an de septembro la Civila Administra Oficejo de Shaanxi publikigis la unuan liston pri provincnivelaj kulturaj heredaĵoj de protektataj loknomoj. 225 loknomoj en la listo kovras diversajn lokojn de la provinco, inkludante miljarajn urbojn, miljarajn guberniojn, miljarajn urbetojn, miljarajn vilaĝojn, lokojn rilatajn al la Ruĝa Armeo kaj naturajn geografiajn ejojn. Ili sisteme montras la unikan pozicion de Shaanxi kiel gravan lulilon de la ĉina civilizacio, revolucia sanktejo, kerna regiono de la kulturoj de la dinastioj Zhou, Qin, Han kaj Tang, komenc-punkto de la antikva Silka Vojo kaj grava regiono de la kulturo de la Flava Rivero.
Koncerna respondeculo de la oficejo diris, ke civilaj administraj departementoj ĉe ĉiuj niveloj devas laŭleĝe plifortigi la protekton, administradon kaj utiligon de loknomaj kulturaj heredaĵoj, starigi kaj perfektigi protektajn labormekanismojn kaj efektivigi protektajn rimedojn; ĉiuj lokoj devas plu malkovri kaj heredigi la elstaran loknoman kulturon kaj plene ludigi la pozitivan rolon de loknomaj kulturoj en heredado de la tradicia ĉina kulturo, helpado al kampara reprospero kaj servo al ekonomia kaj socia disvolviĝo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|