| Xi Jinping faris festajn gratulojn kaj sincerajn salutojn al ĉiuj kamparanoj kaj laborantoj pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj |
| 2026-09-23 |
Okaze de la naŭa Riĉrikolt-festo de Kamparanoj en Ĉinio, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis festajn gratulojn kaj sincerajn salutojn al ĉiuj kamparanoj kaj laborantoj pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. Li diris, ke ĉi-jare la produktokvanto de someraj grenoj en Ĉinio denove atingis novan rekordon, la produktokvanto de frua rizo restis stabila, kaj la aŭtuna rikolto de grenoj promesas. Li akcentis, ke ĉiunivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj devas serioze efektivigi la decidojn kaj aranĝojn de la Centra Komitato de KPĈ, firme antaŭenigi la ĉiuflankan revigligon de la kamparo, plialtigi la efikecon de politikoj por fortigi agrikulturon, favori al kamparanoj kaj riĉigi ilin, peni altigi la ĉiuflankan produktkapablon de agrikulturo kaj ĝian kvaliton kaj efikecon, multigi kanalojn por ke kamparanoj pliigu siajn enspezojn kaj riĉiĝu, laŭ lokaj kondiĉoj konstrui belajn kaj harmoniajn vilaĝojn taŭgajn por loĝado kaj laborado, kaj klopodi por ke ĉiuj kamparanoj havu pli feliĉan kaj pli belan vivon. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|