Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Partnereco por estonteco: Libro analizas ĉin-latinamerikan kunlaboron pri verda disvolvado
2026-09-23

Verda disvolvado fariĝis la nova geopolitika batalkampo, markita de protektismaj mediaj tarifoj kaj altelspeza konkurado pri senpoluaj teknologioj. En ĉi tiu situacio, la Tutmonda Sudo vivas duoblan dilemon: ĝi posedas la kritikajn rimedojn por la transiro, sed ne la industrion por prilabori ilin; kaj pli grave, ĝi ne diktas la regulojn de la ludo — male, ĝi vidas siajn malfortojn ekspluatataj de potencoj avidaj je la regado de siaj strategiaj mineraloj, kiel litio, kupro kaj raraj teroj — sufiĉas vidi la avidan antaŭeniron de usonaj kaj aŭstralaj firmaoj sur la brazilaj raraj teroj.



Ĉu daŭripova evoluo estos la ŝanco, kiun la Tutmonda Sudo atendis por fine liberiĝi de malevoluo, aŭ nur la moderna vestaĵo de eterna kondamno al la periferio? En ĉi tiu kunteksto, Ĉinio aperas kiel ŝlosila peco, ne nur pro sia teknologia gvidado, sed ankaŭ pro sia ĉiam pli grava rolo en la verda transiro de Latinameriko.


La ĉina-latinamerika kunlaboro en ĉi tiu kampo jam produktis solidajn fruktojn, akcelante la renovigeblan kapaciton de la regiono. Tamen, ĉi tiu rilato, estante tre freŝdata, estas markita de informaj malsimetrioj kaj manko de interkompreno, kiu, flanke de Latinameriko, nutras timojn al la realaj ĉinaj interesoj kaj al la limoj de ĉi tiu proksimiĝo.


La libro Verda Evoluo Ĉin-latinamerika – organizita de la politika sciencisto Guo Cunhai, direktoro kaj esploristo de la Departemento pri Sociaj kaj Kulturaj Esploroj de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, kaj de la brazila ekonomikisto Marcio Pochmann, direktoro-prezidanto de la Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko – proponas ĝuste klarigi la ampleksan panoramon de la ĉin-latinamerikaj rilatoj en ĉi tiu kampo. Ĝi estas nepra legaĵo por tiuj, kiuj volas kompreni la evoluon kaj la perspektivojn de tiu kunlaboro.


Tra 11 ĉapitroj verkitaj de ĉinaj kaj latinamerikaj fakuloj, la libro prezentas detalajn studojn pri la partnerecoj de Ĉinio kun Brazilo kaj aliaj landoj, ampleksante diversajn sektorojn kiel energia transiro, klimata regado, Tagordo 2030 de UN, edukado por daŭripova evoluo, verdaj financoj kaj komunikado.


Zhu Xufeng kaj Li Yuanbo analizas la defiojn kaj progreson de latinamerikaj landoj en la plenumado de la 17 Daŭripovaj Evoluigaj Celoj de la Tagordo 2030 de UN por, surbaze de tio, proponi kunlaborajn politikojn kapablajn antaŭenigi la daŭripovan evoluon de la regiono.


Douglas de Castro, analizante la gravecon de la partnereco brazil-ĉina por daŭripova evoluo, priskribas detale la evoluon de la iniciato "La Zono kaj Vojo" al media daŭripovo, klarigante oftajn miskomprenojn de brazilanoj pri la iniciato.


La studo de Xing Wei kompletigas la antaŭan, montrante, ke verda evoluo estas ĉefa zorgo kaj de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj de la Iniciato por Tutmonda Evoluo, analizas la evoluon de la kunlaboroj inter Ĉinio, Latinameriko kaj Karibio en ĉi tiu kampo, indikante sukcesojn, malfacilaĵojn kaj perspektivojn.


Zhang Lei kaj Ri Xiaoyu elstarigas la konsentojn inter Ĉinio kaj Latinameriko pri alfrontado de klimatŝanĝiĝo kaj realigado de daŭripova evoluo, elstarigante la senkarbonigajn politikojn kaj la rolon de diversaj kunlaboraj mekanismoj, kiel la Forumo Ĉinio-CELAC kaj BRICS.


Gao Ge kaj Lin Yue analizas la ĉinan energian transiron kaj la partoprenon de Ĉinio en energiaj projektoj en aliaj landoj, elstarigante la aktivan rolon de la Ĉinio en tutmonda klimata regado.


Marco A. Cabero Z. substrekas la gravecon antaŭenigi sciencon kaj teknologion kiel kulturan valoron kaj la antaŭenigon de verda evoluo kaj verda scienco por alfronti la klimatajn defiojn, la verdan transiron kaj la antaŭenigon de socia inkluzivo, egaleco kaj justeco en Latinameriko.


Tri esploristoj de la Universitato Central del Valle del Cauca prezentas la verdan evoluon en Kolombio, analizante problemojn, politikojn kaj atingitajn progresojn, same kiel la mekanismojn disponeblajn por alfronti klimatŝanĝiĝon.


Komuna studo de esploristoj de la Ŝtata Universitato de Campinas, Universitato de San-Paŭlo kaj la Universitato Xi'an Jiaotong-Liverpool analizas detale la regadon de klimatŝanĝiĝo en Brazilo, elstarigante la rolon de Ĉinio en la geopolitika rekonfigurado, kiu malfermas spacon por ke la Tutmonda Sudo ludu pli gravan rolon en tiu kampo. La studo substrekas la rolon de COSBAN (Ĉin-Brazila Komisiono por Politika Kunlaboro kaj Interkonsiliĝo) kiel platformo por duflanka dialogo kaj diversaj platformoj de kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio.


João Cumarú diskutas la rolon de Ĉinio en la brazila energia transiro, inkluzive de la investo kaj novigo alportitaj de la dulanda kunlaboro, analizante la rolon de COSBAN kaj diversajn interkonsentojn firmigitajn de la du landoj.


La kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio pri verdaj financoj estas la temo de la studo prezentita de fakuloj de la konsulta firmao SynTao, kiu analizas la karboncelojn prezentitajn de la du landoj kaj la sinergiojn inter la brazilaj programoj PAC (Programo por Akcelo de Ekonomia Kresko), Nova Industrio Brazilo kaj la Plano de Ekologia Transformado kun la iniciato "La Zono kaj Vojo".


La komunikistino Wei Mingxin finas la libron per analizo de COP30, kiu indikas kaj la centran rolon de Ĉinio por la verda transiro de Latinameriko kaj la defiojn en komunikado, kiujn oni devas solvi por ekvilibrigi rakontojn, amplifi voĉojn kaj postulojn de la Tutmonda Sudo kaj antaŭenigi la interŝanĝon de scioj.


La demando lanĉita komence – ĉu daŭripova evoluo liberigos aŭ konsolidigos la Tutmondan Sudon kiel periferio – restas sen respondo fine de la legado, ĉar la libro ne donas pretajn receptojn, sed provizas la esencan aferon: honestan mapadon de la fortoj en disputo, de la konkretaj progresoj kaj de la ŝancoj, kiujn la partnerecoj kun Ĉinio kreas por la latinamerika evoluo.


Sed estas rolo de ĉiu latinamerika lando decidi kiel uzi ĉi tiujn ilojn por krei daŭripovan evoluon, kiu estu, fakte, evoluo – kaj ne plua konservado de malnovaj dependecoj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio