Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping respondis al junaj studentoj el 10 usonaj universitatoj
2026-09-22

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping respondis al junaj studentoj el 10 usonaj universitatoj.



Xi Jinping diris, ke li ĝojas ekscii, ke la studentoj havis agrablan kaj neforgeseblan vojaĝon en Ĉinio. Ĉinaj kaj usonaj junuloj troviĝas sur la sama terglobo kaj kune portas la misiojn de la epoko. Xi Jinping esprimis sian esperon, ke ili daŭre, kune kun la vasta junularo de ambaŭ landoj, klopodos fariĝi heredantoj, subtenantoj kaj evoluigantoj de la ĉin-usona amikeca kunlaboro, kune antaŭenigos reciprokan koniĝon kaj proksimiĝon inter la popoloj de la du landoj kaj stabilan kaj longdaŭran disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj, kaj kontribuos al konstruado de pli bela mondo.


Lastatempe, preskaŭ cent junaj studentoj el 10 universitatoj de Usono sendis leteron al prezidanto Xi Jinping, rakontante pri siaj rikoltoj kaj spertoj en Ĉinio dum partopreno en interŝanĝaj programoj, kaj esprimante sian volon kontribui al antaŭenigo de ĉin-usona amikeco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio