Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Xianyang-a Internacia Flughaveno de Xi'an finis unuan garantion por aviadila eksporto de novenergiaj aŭtoj
2026-09-22

de Xu Ying


Lastatempe ĉina aviadilo portanta novenergiajn aŭtojn flugis el la urbo Xi'an, Shaanxi, al Parizo. Gvidata de koncernaj departementoj, la Xianyang-a Internacia Flughaveno unuafoje finis la eksportan garantian servon de novenergiaj aŭtoj, markante novan nivelon kaj konkurencivon de altnivela speciala transportado de la flughaveno.



La novenergiaj aŭtoj estas ekipitaj de grandkapacitaj litiaj baterioj, tio apartenas al specialaj varoj por aviadila transportado, kaj devas obei al striktaj postuloj pri akceptaj normoj, pak-fiksado, por-sekureca regado kaj kvalifik kontrolo. La glata akcepto de ĉi tiu sendaĵo estas konkreta praktiko de la flughaveno por vastigi la garantian servon de tutaj aŭtoj kaj litiaj varoj. La procezo fariĝos valoraj spertoj por estonteca servado.


Ekde la komenco de kuranta jaro, la Aviadila Loĝistika Kompanio de Okcidenta Flughaveno profundigas la konstruadon de la internacia transporta reto, malfermis novajn internaciajn liniojn al Parizo, Romo, Ateno, Barcelono kaj aliaj, por konstrui efikajn kaj oportunajn aerkanalojn por "ĉina saĝa fabrikado".


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio