Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Kial Qinling-montaro estas tiom grava por ĉinoj?
2026-09-21

de Ye Jing*


Kiam oni parolas pri Qinling-montaro, Wang Wei, unu el la plej famaj antikvaj ĉinaj poetoj, estas nepre menciita. Mezaĝe, Wang Wei ekloĝis en la regiono Wangchuan sub Qinling, restante tie de la 44-a ĝis la 61-a jaro, kaj fine estis entombigita tie. Multaj el liaj popularaj versoj kaj famaj verkoj estis verkitaj ĝuste en tiu tempo.


Krom Wang Wei, ankaŭ Han Yu, Cen Can kaj aliaj famaj poetoj lasis konatajn poemojn pri la montaro, Qinling ne nur estis la "inspira deveno" de literaturistoj, sed ankaŭ ilia "spirita hejmo".


Zhang Xiaodong, prezidanto de la Esplor-asocio pri Kulturo de Wang Wei kaj Kvar Erudiciuloj el la Familio Lü en Lantian, post legado de multaj poemoj de Wang Wei, ne povis deteni sin iri al Wangchuan por persone esplori, piediri la vojon, kiun piediris Wang Wei, kaj sentis liajn sentojn. Laŭ li, la vivstilo de Wang Wei provizas al modernaj homoj spiritan modelon. Ĉi tiu "modelo" ne estas negativa retiriĝo de la mondo, sed speco de malstreĉiĝo kaj libereco.


Qinling estas la ĝardeno de la loĝantoj de Xi'an. Ili ofte, kun senlaca ĝojo, venas por pitoreskejoj aŭ pentras la montojn. Nur pro tio, ke la pejzaĝo estas ekstreme bela, ili restas.


La vasta, grandanima, ĉion-ampleksa paradizo, kiel giganta magneto, retenas tiujn, kiuj forirus, kaj des pli altiras tiujn, kiuj venos.


*Ye Jing, Xi'an-a Administracio pri Ekologia Medprotektado de Qinling


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio