| Shaanxi: Malfermiĝis la 11-a Shaanxi-a Art-festivalo |
| 2026-09-20 |
de Qin An Vespere de la 15-a de septembro okazis la malferma ceremonio de la 11-a Shaanxi-a Art-festivalo en la Granda Teatro de la Kultura kaj Arta Centro de Shangluo-urbo.
La art-festivalo okazas en ĉiun trian jaron. Estas la unua fojo, ke ĉi tiu festivalo okazas en Shangluo, la suda parto de Shaanxi, de la 15-a de septembro ĝis la 14-a de oktobro. La festivalo prezentas elstarajn verkojn kreitajn de profesiaj arttrupoj kaj artlaborantoj de Shaanxi dum la lastaj 3 jaroj. Ĝi celas riĉigi la provizon de artaj kreaĵoj, plibonigi la nivelon de publikaj kulturaj servoj, antaŭenigi la profundan integriĝon de kulturo kaj turismo, konstrui gravan platformon por industria interŝanĝo kaj talenta kultivado.
La festivalo ankaŭ aranĝas la prezentadon de lokaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ekster la teatrejo estas Shanyang-a Baxian-Tamburoj, Manchuan-a Dadiao-kantarto, Zhashui-a Yugu-tamburo kaj aliaj, plene montrante la unikan ĉarmon de lokaj muzik-artaĵoj. Samtempe estas ankaŭ la Ekspozicio de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj kaj Lokaj Manĝaĵoj, kie la lokaj gustoj kun kuraca kaj nutra efikoj allogas homojn halti kaj gustumi. Grandnombro da provincaj kaj urbaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj eksponataj vive montras la tradiciajn metiartojn, kaj ili formis koridoron por spertado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kiuj ĉiuflanke montras la atingojn de viveca heredado. Samtempe, Shangluo ankaŭ kunordas siajn sep distriktojn kaj guberniojn, kombinante la du grandajn festojn de Mezaŭtuno kaj la Nacia Tago, por efektivigi centojn da kulturaj prezentadoj en pli ol 50tagoj en urbocentroj, stratkvartaloj, urbetoj kaj vilaĝoj. Oni lanĉis 8 seriojn da turist-favoraj politikoj, inkluzive de redukto aŭ senigo de enirbiletoj de vidindaĵoj, rabatoj por jaraj turismaj kartoj, rabatoj por konsumado super certa kvanto kaj aliaj. Ĉio ĉi celas doni realajn profitojn al la turistoj kaj pli bone kontentigi la bezonojn de popolamasoj pri altkvalita kultura vivo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|