| La Granda Kanjono Pingshanhu |
| 2026-09-17 |
La Granda Kanjono Pingshanhu estas impona geologia parko en la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio, proksimume 56 kilometrojn for de la centro de Zhangye.
La loko estas fama pro siaj ruĝaj sabloŝtonaj formacioj, kiuj datiĝas de 108 ĝis 240 milionoj da jaroj, kaj oni nomas ĝin "viva lernolibro pri geologia historio". La pejzaĝo konsistas el profundaj gorĝoj, krutaj rokoj kaj kanjonoj. La ĉefa vojo, tra kiu turistoj povas viziti la kanjonon, malsupreniras 138 metrojn al la fundo de la valo. Ĝi longas 2 ĝis 3.4 kilometrojn, enhavas 490 ŝtupojn kaj postulas ĉirkaŭ 2.5 horojn por ĉirkaŭiri. Inter la plej famaj lokoj estas la strikta "unufadena ĉielo" kaj la "nuba ŝtuparo", vertikala ŝtuparo ĉirkaŭ 60 metrojn alta. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|