Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rewi Alley: eksterlandano en la ĉina revolucio
2026-09-17

Naskita en Nov-Zelando la 8-an de oktobro 1897, Rewi Alley servis eksterlande dum la unua mondmilito kaj poste revenis al sia naskiĝlando, kie li provis vivteni sin per bredado de ŝafoj.


Sed la vivo havis aliajn planojn por li: interesata pri tio, kion li legis pri Ĉinio, Alley decidis forlasi Nov-Zelandon en decembro 1926 por "vidi la ĉinan revolucion". Li alvenis en Ŝanhajo la 21-an de aprilo 1927.


Dum siaj unuaj dek jaroj en Ĉinio, Alley laboris kiel fajrobrigadisto, fabrik-inspektisto kaj helpa laboristo. Tiuj laboroj ebligis al li atesti la terurajn vivkondiĉojn de ĉinaj laboristoj tiutempe, sekve li fariĝis subtenanto de la luktoj de ĉinaj laboristoj por digna vivo.


En 1934, Alley aliĝis al la unua internacia grupo pri marksismaj studoj kaj estigis kontakton kun la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Dum tiu periodo, li aktive partoprenis en la Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso (1931-1945).


Dum la periodo, kiam li loĝis ĉe 1 315, Yuyuan-strato en Ŝanhajo, inter 1932 kaj 1937, Alley transformis sian hejmon en gravan subtenejon por la ĉina revolucio. En la subtegmento de lia loĝejo, laŭ peto de KPĈ, estis instalita sekreta radiostacio por konservi kontakton kun la Ruĝa Armeo dum la Longa Marŝo.


La funkciadon de la stacio prizorgis brita inĝeniero kaj du germanaj komunistaj aktivulinoj, tiam loĝantaj ĉe Alley. En unu okazo, en 1937, inspekta teamo eniris la domon por kontroli elektran likon. Alley kaj liaj kunuloj sukcesis eviti la malkovron de la aparataro per artifiko: dum kelkaj distris la inspektistojn per alkoholaĵoj, aliaj rapide malkonektis la kablojn de la stacio.


La fondo kaj disvolviĝo de Gung Ho


La agado de Alley ankaŭ estis fundamenta en la kampo de kooperativismo: en 1938, li fondis la Ĉinajn Industriajn Kooperativojn (CIC) kun grupo de ĉinaj patriotoj, alvokante senlaborajn laboristojn subteni la reziston kontraŭ la japana agreso.


La organizaĵo iĝis konata per la slogano "Gung Ho", kreita de Alley, kiu signifas "kunlabori". Gung Ho celis organizi memsufiĉajn kooperativojn je malgranda skalo, kiuj provizis laborpostenojn al laboristoj, samtempe daŭrigante produktadon por subteni la reziston kontraŭ la japanaj agresantoj.


Dum fosado de kanalo en la dezerto Siba, Rewi Alley kaj liaj lernantoj trovis antikvaĵojn el dinastioj Xia kaj Shang.


Briko farita de kooperativo de Gung Ho dum la epoko de la Rezistmilito kontraŭ la Japana Agreso.


La avantaĝoj de la kooperativoj estis multaj: ili povis esti translokitaj, estis facile kamufleblaj, facile instaleblaj kaj, male al grandaj fabrikoj, ne estis evidentaj celoj por la japanaj militaviadiloj.


Tiuj kooperativoj provizis militajn bezonaĵojn, kiujn neniu alia fonto en Ĉinio povis produkti tiom efike. Sed, ĉefe, ili donis al milionoj da rifuĝintoj esperon pri daŭra helpo en la formo de laborpostenoj.


La movado Gung Ho, kiu komenciĝis kiel kooperativa klopodo subteni la ĉinan reziston, restas aktiva per la Internacia Komitato por la Antaŭenigo de la Ĉinaj Industriaj Kooperativoj (ICCIC), organizaĵo fondita en 1939 kaj revigligita en 1987.


Kun la fino de la milito kaj la fondo de nova Ĉinio, la movado Gung Ho ĉesis esti milita klopodo kaj ekantaŭenigis ekonomian kaj socian disvolvadon per la kooperativa modelo, konservante viva la idealo de siaj fondintoj.


Nuntempe, Gung Ho vastigis sian reton de regionaj oficejoj tra Ĉinio kaj disvolvas gravajn agadojn en du ĉefaj kampoj: profesia edukado ligita al la bezonoj de la industrio, kaj internacia kunlaboro, partoprenante en eventoj kiel la konferenco de la Internacia Kooperativa Alianco.


Bailie-lernejo


Kiel parto de la movado Gung Ho, Alley devis trejni junajn ĉinojn pri la kapabloj bezonataj de la kooperativoj. Kun tiu celo, Alley fondis Bailie-lernejon. La nomo estas omaĝo al Joseph Bailie (1860-1935), usona edukisto kaj pioniro en profesia edukado.


La lernejoj estis subtenataj de CIC per trejnado kaj helpo. La unua lernejo estis inaŭgurita en 1940 en diversaj partoj de la lando, kaj unu en malgranda vilaĝo nomata Shuangshipu estis reaktivigita en 1941 sub la gvido de George Hogg.


Alley ofte iris al Shuangshipu kaj helpis Hogg translokiĝi al Shandan en la provinco Gansu, en decembro 1942, kiam la lernejo estis minacata de la japana antaŭeniĝo. Post la forpaso de Hogg, en julio 1945, Alley transprenis la gvidadon de la lernejo.


Bailie-lernejo trejnis junulojn pri teknikaj kapabloj utilaj al la ĉina revolucio kaj diplomis preskaŭ 600 junajn teknikistojn, kiuj ludis gravan rolon en la postmilita rekonstruado de Ĉinio.


Alley restis en la lernejo post la fondiĝo de nova Ĉinio en 1949, sed iom post iom perdis la kontrolon de la lernejo al lokaj partiaj aŭtoritatoj. En la 1980-aj jaroj, Alley kaj aliaj veteranoj de Gung Ho sukcesis reaktivigi la organizaĵon, kaj li konceptis planon por nova lernejo en Shandan, inaŭgurita la 21-an de aprilo 1987, en la 60-a datreveno de lia alveno al Ĉinio.


Studado pri ĉina ceramiko


Rewi Alley ankaŭ sin dediĉis al la studado de la ĉina ceramiko kiel etendo de sia profunda scivolemo pri la kulturo kaj historio de la lando. Lia aliro kombinis rektan esploradon de antikvaj fornejoj kun la formado de vasta kolekto de artefaktoj, ĉiam kun la celo antaŭenigi interkulturan komprenon.


Kelkaj ceramikaĵoj el la kolekto de Rewi Alley, nun eksponataj en la Muzeo de Shandan-distrikto


Unu el la ceramikaĵoj konservitaj de Alley


Por tiu celo, li vaste vojaĝis tra la lando, dokumentante kaj vizitante antikvajn kaj modernajn ceramikajn fornojn. Dum tiuj vojaĝoj, li persone kolektis ceramikajn fragmentojn kaj fotojn, kaj kompilis manuskripton pri historiaj ĉinaj fornolokoj. Tiu kampolaboro rezultis en la libro Some Pottery Kilns Old and New in China (Kelkaj malnovaj kaj novaj ceramikaj fornoj en Ĉinio), verkita de li.


En 1983, Alley kunlaboris kun la aŭstrala ceramikistino Wanda Garnsey pri la libro China, Ancient Kilns and Modern Ceramics: A Guide to the Potteries (Ĉinio, antikvaj fornoj kaj moderna ceramiko: Gvidilo pri ceramikejoj). La verko, rezulto de ilia longdaŭra amikeco, disponigis aliron al ĝisdatigitaj informoj pri la ĉina arkeologio kaj ceramika industrio, priskribante kaj la serĉadon de historiaj faktoj kaj la daŭran fabrikadon de belaj objektoj.


Dum pli ol 60 jaroj, Alley formis vastan kolekton de ĉinaj artaĵoj kaj antikvaĵoj, kiu inkluzivis signifan nombron da ceramikaĵoj. La kolekto, kun proksimume 1 400 objektoj, spegulas preskaŭ 4 000 jarojn de la ĉina kulturo kaj ampleksas ceramikaĵojn, jadaĵojn, bronzaĵojn kaj pentraĵojn.


Parto de la kolekto estis donacita al Canterbury-muzeo en Nov-Zelando. Alley rigardis tiujn objektojn kiel ilojn de kultura diplomatio, uzante ilin por antaŭenigi la komprenon pri la ĉina kulturo kaj nutri simpation al nova Ĉinio en Nov-Zelando.


La kolekto, formita kun la aprobo de la ĉina registaro, estas konsiderata pionira ekzemplo de la uzo de arto por diplomatiaj celoj. Inter la plej elstaraj objektoj troviĝas ceramikaĵoj de Han-dinastio, trovitaj en la Gobio, kaj neolitikaj objektoj malkovritaj en la bieno de Bailie-lernejo en Shandan.


Krom siaj propraj verkoj, Alley ĉeestis la malkovron de ceramikaĵoj en 1948, provizante detalajn raportojn pri la arkeologia kunteksto. Lia korespondado ankaŭ dokumentas sian intereson pri specifaj artefaktoj, kiel oraj piedingoj sur ceramikaj ĉevaloj el tomboj de Han-dinastio en Luoyang.


La laboro de Alley pri ceramika kulturo estis utila por starigi ponton inter la ĉina arkeologio kaj la okcidenta publiko, transformante lian personan pasion pri ceramiko en daŭran heredaĵon de kultura interkompreno.


Liaj jaroj en Pekino


Post forlasi la gvidadon de Bailie-lernejo, Rewi Alley translokiĝis al Pekino en 1953. En la ĉina ĉefurbo, li komence loĝis en la Pekina Hotelo, kune kun aliaj eksterlandaj amikoj de Ĉinio.


En 1958, laŭ invito de ĉefministro Zhou Enlai, Alley translokiĝis al apartamento en la komplekso Youxie de la Ĉina Asocio por Amikeco kun Eksterlandaj Popoloj, en la centra parto de la urbo, kie li loĝis ĝis la fino de sia vivo.


Ekde la 1970-aj jaroj, la vivo de Alley estis markita de dankemo kaj rekono pro ĉio, kion li faris por la ĉina popolo. En 1977, okaze de sia 80-a naskiĝdatreveno, li ricevis oficialan omaĝon en Pekino, kun la ĉeesto de Deng Xiaoping.


Dum la jardekoj, kiujn li vivis en Pekino, Alley verkis multajn librojn pri malsamaj temoj, inkluzive de rakontoj pri aliaj eksterlandanoj en Ĉinio, originalaj poemaroj, vojaĝraportoj, studoj pri porcelano kaj historio, kaj tradukoj de ĉinaj klasikaĵoj. Liaj verkoj estas fenestro al Ĉinio de la 20-a jarcento, kunigante personan observadon, politikan pasion kaj profundan kulturan konon.


Alley tradukis ĉinan klasikan poezion por igi ĝin alirebla al internacia publiko. Li kompilis plurajn librojn en la angla kun verkoj de poetoj de la dinastioj Tang kaj Song, kaj ĉiam deklaris sian preferon por Du Fu, asertante, ke la poeto dum sia tuta vivo ĉiam havis la popolon en sia koro.


Alley ankaŭ daŭrigis kontakton kun internaciaj amikoj ĝis la fino de sia vivo kaj, kiel novzelandano, klopodis kontribui al la amikeco inter Ĉinio kaj Nov-Zelando. Tiun klopodon memoris prezidanto Xi Jinping en parolado en 2014.


En 1982, Alley ricevis la titolon de honora civitano de Pekino okaze de sia 85-a naskiĝdatreveno. Tri jarojn poste, li fariĝis honora civitano de la provinco Gansu.


Rewi Alley mortis en Pekino la 27-an de decembro 1987, kelkajn semajnojn post sia 90-a naskiĝdatreveno. Laŭ sia dumvive deklarita volo, liaj cindroj estis disĵetitaj en Shandan de la provinco Gansu, regiono al kiu li dediĉis fundamentan parton de sia vivo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio