Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉevalbredejo sur la antikva Silka Vojo
2026-09-16

La urbo Shandan troviĝas en la provinco Gansu, Ĉinio, kie dum pli ol du mil jaroj ĉevaloj galopas tra la vasta stepo. La Ĉevalbredejo Shandan estis fondita en 121 a.K. de la han-dinastia generalo Huo Qubing, kaj ĝi estas unu el la plej malnovaj kaj plej grandaj ĉevalbredejoj en la mondo. Historie ĝi provizis fortajn militĉevalojn al la imperia armeo kaj ludis gravan rolon laŭ la Silka Vojo; hodiaŭ ĝi estas fama pro la rezistema ĉevalraso "Shandan" kaj allogas turistojn, kiuj ŝatas vidi ĉevalarojn libere kurantaj tra stepo, praktiki ĉevalrajdadon kaj ĝui la belegajn pejzaĝojn de la stepo sub la bela montaro Qilian. Por vojaĝanto serĉanta historian kaj naturan sperton, Shandan estas kvazaŭ viveca muzeo de ĉina ĉevalbreda kulturo.






Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio