| Shaanxi: Malfermiĝis lernejoj, elektra sekureco garantiita |
| 2026-09-16 |
En septembro, la kampuso denove "viviĝas". Antaŭ la komenco de la lernojaro, la elektrolaborantoj jam faris sufiĉajn preparojn. Post longa feriado, la elektraj instalaĵoj de la kampuso estis neuzataj longe, la somera alta temperaturo kaj humideco kaŭzita de pluvado, aperigas kaŝitajn danĝerojn kiel malsekiĝintan draton, malnoviĝintan ekipaĵon kaj malbonan kontakton de ŝaltiloj; kaj, en lernojaro la ŝarĝo pliiĝas, kio tre facile kaŭzas elektrajn paneojn.
Por garantii sekurecn kaj elektroprovizon, la subkompanio de Shaanxi-a Elektrokompanio en Huazhou-distrikto de la urbo Weinan organizis laborantojn viziti la Elementan Lernejon Xiguan, por ĉiuflanke kontroli la elektroŝrankojn por la tuta lernejo, la lumigadon de klasĉambroj kaj la elektroekipaĵojn de la manĝejo. La kontrolado fokusiĝas al malnoviĝintaj dratoj, malstreĉiĝintaj konektoj kaj malsekiĝintaj ekipaĵoj. Ili ankaŭ testis ĉiujn ŝaltilojn de la elektrodistribuaj skatoloj kaj la surgrundigajn instalaĵojn. Samtempe, laŭ la karakterizoj de aŭtuna elektrouzado, la laborantoj konigis al la lernejaj laboristoj sciojn pri sekura elektrouzado, ĉiutaga prizorgado kaj urĝa traktado de subita elektropaneo, kaj respondis demandojn pri elektrouzado, gvidis la administradon de elektrouzado kaj sendependan elektrosekurecan kapablon de la lernejo. Edukado servas por la estonteco, elektro estas ĝia subteno. La kompanio daŭre faros la normaligitan inspekton de elektrouzado en kampusoj, kaj per sekuraj, verdaj kaj saĝaj elektroprovizaj servoj daŭre helpos al la eduka afero kaj la bonfarto de la popolo en Shaanxi. Ili celas, ke la lumado de ĉiu klasĉambro lumigu la vojon de lernantoj al siaj revoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|